Kastelo Buonconsiglio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Buonconsiglio
itale: Castello del Buonconsiglio
kastelo
Kastelo Buonconsiglio, Trento 2011
Oficiala nomo: Castello del Buonconsiglio
Ŝtato Italio
Regiono Trentino
Municipo Trento
Situo Kastelo Buonconsiglio
 - koordinatoj 46° 04′ 16″ N 11° 07′ 37″ O / 46.07111 °N, 11.12694 °O / 46.07111; 11.12694 (mapo)
Estiĝo ekde 13-a jarcento
Por publiko Muzeo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Vikimedia Komunejo: Buonconsiglio Castle
Retpaĝo: www.buonconsiglio.it

Kastelo Buonconsiglio (itale Castello del Buonconsiglio) estas kastelo en Trento, norda Italio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo originis de fortika konstruaĵo, konstruita en la 13-a jarcento plej proksime al la muroj de la urbo. Tiu unua konstruaĵo estis nomita Castelvecchio ("Malnova Kastelo"), kaj iĝis la sidloko de la episkopejo de Trento de la 13-a jarcento pluen.

La princo-episkopo Georgo de Liĥtenŝtejno estis la unua, kiu pligrandigis la kastelon, en la malfrua 14-a jarcento, turnante ĝin en bon-stilitan loĝejon. Sekve la "Malnova Kastelo" estis plu modifita fare de la princo-episkopo Johannes Hinderbach, kiu konstruigis la duoblan loĝion kaj la gotikan enirejopordegon. En la unuaj jardekoj de la 16-a jarcento episkopo Bernardo Clesio konstruigis novan loĝejon, nomitan Palazzo Magno ("Granda Palaco") en renesanca stilo laŭlonge la "Malnova Kastelo". La laste granda aldono estis la tiel nomata Giunta Albertiana, de la nomo de episkopo Francesco Alberti Poja (1686), kun kiu la Castelvecchio kaj la Palazzo Magno estis unuigitaj

La kastelo restis la sidloko de la princo-episkopoj ĝis 1803. Poste la aŭstra armeo uzis ĝin kiel kazerno kaj malliberejo. Em 1916, dum la unua mondmilito, la reprezentantoj de la itala iredentismo Cesare Battisti, Fabio Filzi kaj Damiano Chiesa estis enkarcerigitaj en la kastelo kaj ekzekutitaj post kondamno pro ŝtatperfido. Post la milito la urbo kaj la tuta regiono estis aneksitaj al Italio kaj la itala ŝtato iĝis posedanto de la kastelo.

Nuna uzo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1974 la kastelo estis transdonita al la provinco de Trento kaj ekde 1992 ĝi estas hejmo de la Provinca Historia Muzeo kun Pinakoteko. En la salonoj troviĝas rimarkeblaj arkeologiaj kolektoj el diversaj epokoj kaj kolekto da pentraĵoj kun verkoj de la 16-a ĝis 20-a jarcento.