Georgo Kaliksto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgius Calixtus
Jörgen Callisen
theologus Germanicus
theologus Germanicus
Persona informo
Naskiĝo 14-a de decembro 1586
en Medelby, Ŝlesvigo,  Danio (hodiaŭ Germanio)
Morto 19-a de marto 1656
en Helmstedt, Brunsvigo-Wolfenbüttel,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Religio luteranismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Helmstedt
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georgius CALIXTUS, latinigite por Jörgen CALLISEN, (naskiĝis la 14-an de decembro 1586 en Medelby; mortis la 19-an de marto 1656 en Helmstedt) estis germana luterana teologo kaj profesoro pri teologio de la Universitato de Helmstedt.

Post studi filologion, filozofion, kaj teologion en Helmstedt (1603), Jena, Gießen, Tübingen kaj Heidelberg, kie li havis Johannes Caselius kaj Cornelius Martini, kiel siaj profesoroj, li vojaĝis dum kvar jaroj tra Nederlando, Francio kaj Anglio, kie li konatiĝis kun la ĉefaj reformistoj. Kiam li revenis, en 1614, li estis nomumita profesoro pri teologio ĉe Helmstedt de la Friedrich Ulrich, Duko de Brunsvigo (1591-1634)[1], kiu admiris lian kapablon dum lia juneco en disputo kun la jezuito Augustine Turrianus (1566 - 1644)[2].

Sciante la diferencojn inter la protestantismo kaj la instruoj de la Katolika Eklezio, li penis krei "unuigan teologion". Post publikigo de tri el liaj verkoj, la romankatolikuloj sentis ke ili atingis ties celon, sed la luteranoj tiom furiozis ke Statius Buscher (1560-1641)[3] eĉ akuzis lin ke li havis sekretan tendencon al la katolokismo. Li apenaŭ defendiĝis kontraŭ la akuzoj de Buscher, kiam, kaŭze de lia amikeco kun la reformitaj teologoj dum la Konferenco de Thorn (1645), kaj lia deziro pri repacigo inter ili kaj la luteranoj, novaj ondoj da akuzoj leviĝis kontraŭ li, ĉefe flanke de Abraham Calovius (1612-1686), rilate al sekreta alligiteco al kalvinismo.

Tiamaniere ke, lia grande celo pri repaciĝo de la kristanaro, neniigante malgravajn diferencojn, rezultis ke li estis akuzita pri sinkretismo, pro la ekumena spirito sub kiu li mezuris la katolikajn kaj kalvinismajn kredojn, kaj pro tio ke li konsideris la Apostolan Fidon kiel bazon sufiĉe granda por brakumi la unuiĝon kaj la kristanan komunecon sub unu sola standardo. Tiuj disputoj daŭris lian tutan vivolongon.

Tamen, lia amikaro restis liaflanke, kaj li tenis la oficon kiel profesoro pri teologio en la Universitato de Helmstedt ĝis sia morto. Malgraŭ la legitima polemiko ĉirkaŭ lia persono, li daŭre estos agnoskita pro sia emfazo kiun li donis favore al la unueco de la eklezio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

De coniugio clericorum, 1783

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]