Wolfgang Schutzbar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Schutzbar
Ordenmajstro
Monumento por Schutzbar en Bad Mergentheim
Monumento por Schutzbar en Bad Mergentheim
Blazono de Schutzbar kiel Alta Majstro
Blazono de Schutzbar kiel Alta Majstro
Persona informo
Naskiĝo 1483
en Treis an der Lumda
Morto 11-an de februaro 1566 (1566-02-11)
en Bad Mergentheim
Profesio
Okupo religiulo vd
Aktiva en MarburgBad Mergentheim vd
Alta Majstro de la Germana Ordeno
Dum 15431566
Antaŭulo Walther von Cronberg
Sekvanto Georg Hundt von Weckheim
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wolfgang SCHUTZBAR genannt Milchling (1483-1566) el la malnova hesia nobelfamilio Schutzbar genannt Milchling estis Alta majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj. Oni ne konfuzu lin kun lia samnoma nevo Wolfgang Schutzbar genannt Milchling (ĉ.1530-1567) kiu estis 1558-1567 princo-abato de la monaĥejo en Fulda.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li membriĝis al la ordeno en 1507 kaj estis de 1529-43 estro de la teritorio (germane Ballei, latine baiula, ballivia, esperante proksimume "voktejo") Hesio en Marburg.

En 1543 li iĝis Hochmeister kaj Deutschmeister ("Alta Majstro" kaj "Germana Majstro", ofico duobla) kaj rezidis en Bad Mergentheim. Tie, li konstruis la unuan urbodomon en 1564 kaj ankaŭ la unuan akvoprovizilaron.

Monumento (eble) dediĉita al li troviĝas sur la tiea centra placo.

Lia blazono montras tri korojn inter si trafiĝantajn en la centro de la ŝildo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hans Peter-Lachmann:Der Deutsche Orden in Hessen. Ausstellung des Hessischen Staatsarchivs Marburg, Marburg, 1983, p. 97.
  • A. Hermann: "Wolfgang Schutzbar genannt Milchling", en: Udo Arnold (eld.), Die Hochmeister des Deutschen Ordens, (QuStDO 40) Marburg, 1996.