Kapitolo de Tuluzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapitolo de Tuluzo
kapitolo [+]
Koordinatoj43° 36′ 16″ N, 1° 26′ 38″ O (mapo)43.6044444444441.444Koordinatoj: 43° 36′ 16″ N, 1° 26′ 38″ O (mapo)

ArkitektoGuillaume Cammas

Estiĝo1750

Kapitolo de Tuluzo (Tuluzo)
Kapitolo de Tuluzo (Tuluzo)
DEC
Kapitolo de Tuluzo
Kapitolo de Tuluzo
Map
Kapitolo de Tuluzo

Vikimedia Komunejo:  Capitole de Toulouse [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Kapitolo de Tuluzo (en okcitana lingvo Capitòli de Tolosa) gastigas la urbodomon de Tuluzo, urbo en Francio. Ĝian konstruadon decidis la kapituloj en 1190, por krei la ejon de la municipa potenco (ĉirkaŭ la 12a jarcento). La unua kapitolo troviĝis en la strato Lafaieta, plej probable ĉe la nuna Centra Poŝtoficejo.

Fronta parto de la Kapitolo

La nomo de tiu ĉi domo rememorigas la antikvan kapitolon, legenda templo dediĉata al Jupitero, kiu havis grandan ŝtuparon. Ĝi rememorigas ankaŭ la magistratanojn kiuj konstruigis ĝin, ĉar en latino, Kapitolo estas Capitulum.

La fasado de la Kapitolo konata hodiaŭ estis konstruita en 1750 sub projekto de Guillaume Cammas. La ok kolonoj de la fasado simbolas la ok unuajn kapitulojn kiuj gvidis la administradon de la tiamaj ok distriktoj tuluzaj.

En 1873, Eugène Viollet-le-Duc konstruigis la Loĝejturon de la Kapitolo de la 15a jarcento, tipa urboturo de la nordo de Francio. Joan Calàs estis demandita en tiu loĝejturo, kiu dum longa tempo funkciis kiel oficejo por la municipaj arĥivoj. La aliaj konstruaĵoj de la Mezepoko estis malkonstruitaj. Nur restas la korto de Henriko la 4-a kaj la portalo, dizajnita de Nicolas Bachelier.

Nuntempe, la Kapitolo estas pli ol nura urbodomo. Ĝi ankaŭ gastigas la Operejon kaj simfonian orkestron. Malferma al la publiko, la Halo de la Ilustritoj permesas kontempli la ĉefverkojn de tuluzaj artistoj de la 19-a jarcento

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]