Hua Guofeng

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hua Guofeng
Persona informo
华国锋
Naskonomo 苏铸
Naskiĝo 16-an de februaro 1921 (1921-02-16)
en Jiaocheng County
Morto 20-an de aŭgusto 2008 (2008-08-20) (87-jaraĝa)
en Pekino
Religio ateismo vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio vd
Partio Komunista Partio de Ĉinio vd
Subskribo Hua Guofeng
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Su Zhu (ĉine 苏铸, pinjine: Sū Zhù; naskiĝis la 16-an de februaro 1921, mortis la 20-an de aŭgusto 2008), pli bone konata laŭ militnomo Hua Guofeng (ĉine 華國鋒华国锋, pinjine: Huà Guófēng), estis nomumita sukcedanto de Mao Zedong kiel plej alta ŝtatestro de Ĉinio kaj proparolanto de la Komunista Partio de Ĉinio.

Li estis regiona funkciulo en Hunano inter 1949 kaj 1971, kaj iĝis estro de la partio en la provinco dum la lastaj etapoj de la Kultura Revolucio. Hua estis altigita al nacia stabanaro komence de 1976, kaj estis konata pro sia fideleco al Mao. Post la morto de Zhou Enlai en Januaro de 1976, Hua sukcedis al Zhou kiel estro de la Popola Respubliko Ĉinio. Post lamorto de Mao, Hua ricevis la titoloj de proparolanto de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la Centra Armea Komitato, por surprizo kaj disfalo de Jiang Qing kaj de la resto de la Bando de la Kvar. Hua estas la ununura estro kiu havis samtempe la tri plej altajn postenojn de Ĉinio – nome de la Komunista Partio, de la Ŝtata Konsilantaro kaj de la Centra Armea Komitato.

La 6an de Oktobro 1976, Hua donis finon al la Kultura Revolucio kaj eligis la membrojn de la poste nomita Bando de la Kvar el politika povo per arestadi ilin en Pekino. Li plenumis moderajn reformojn kaj inversis kelkajn el la troigoj de la Kultura Revolucio. Tamen pro sia insisto al kontinuado en la linio de Maoismo, ankaŭ li mem estis elpostenigita en Decembro 1978 fare de Deng Xiaoping, nome pragmatisma reformisto, kiu devigis Hua al frua retiriĝo. Dum Hua falis en politika malhelo, li pluinsistis en la ĝusteco de la principoj de Maoismo. Li estas rememorita kiel transira figuro en moderna politika historio de Ĉinio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Prezidanto de la Komunista Partio de ĈinioPoste:
Mao ZedongPrezidanto de la Komunista Partio (1976–1981)Hu Yaobang
Antaŭe:Ĉefministro de Ĉina Popola RespublikoPoste:
Zhou Enlai1976–1980Zhao Ziyang