Azar Nafisi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azar Nafisi
Persona informo
آذر نفیسی
Naskiĝo 1-an de decembro 1948 (1948-12-01) (75-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj anglapersa vd
Ŝtataneco IranoUsono vd
Alma mater Universitato de Oklahomo vd
Profesio
Okupo verkistoprofesoro • romanisto • literaturkritikisto • faculty member • publika konato • ĵurnalisto vd
Verkado
Verkoj Reading Lolita in Tehran vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Azar Nafisi (perse: آذر نفیسی), n. en 1947, estas akademia iranino, sukcesa aŭtoro de pluraj libroj, loĝanta en Usono ekde 1997, kiam ŝi migris el Irano. Ŝi fakas pri anglalingva literaturo. Ŝia libro Reading Lolita in Tehran: A Memoir in Books,[1] eldonita en 2003 ludas gravan rolon en la kompreno de la irana socio. Ĝi estis tradukita en 32 lingvojn kaj estis dum 117 semajnoj en la listo de furorlibroj de la New York Times kaj ricevis plurajn literaturajn premiojn.

Kiam ŝi rifuzis instrui en vualita formo en 1981, ŝi estis malpermesita de la Universitato de Teherano, poste ŝi instruis ĉe Libera Islama Universitato kaj la universitato Allameh Tabatabai. Ŝi foriris finfine kiam en 1995 pli kaj pli multaj okcidentaj libroj finiĝis en la malpermesita listo, sed daŭrigis siajn prelegojn pri okcidenta literaturo en subtera grupo[2].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La furora libro Reading Lolita in Tehran: A Memoir in Books rakontas pri memoroj kaj anekdotoj rilate al la ĉiutaga vivo en Teherano de antaŭ kaj post la revolucio. La ĉefa kritiko ekzemle de la mezorienta diasporo en Usono, koncernas la fakton ke la librokovrilo kaj la enhavo pentrus malĝustan bildon de la realeco, kun tro da fokuso sur kelkaj aspektoj kaj tute prisilenti aliajn aspaktojn[2]. Ekzemple, iranaj verkistoj, artistoj kaj intelektuloj, kiuj laboris por fari pozitivajn ŝanĝojn en postrevolucia Irano, ricevas malmultan atenton. La libro pentrus tro unuflankan bildon de Irano, Islamo kaj Mezoriento. La irana verkisttino Fatemeh Keshavarz vidas en ĝi novan orientalismon kiu rakontas pri la nuntempa islama mezoriento en maniero sen nuancoj en bonuloj kaj malbonuloj, silentante pri eventoj kaj personoj ekster tiuj nigra aŭ blanka kategorioj[3].

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nafisi, Azar. "Images of Women in Classical Persian Literature and the Contemporary Iranian Novel." En The Eye of the Storm: Women in Post-Revolutionary Iran. Ed. Mahnaz Afkhami y Erika Friedl. Novjorko: Syracuse University Press, 1994. 115-130.
  • "Anti-Terra: A Critical Study of Vladimir Nabokov’s Novels" (1994).
  • Nafisi, Azar. "Imagination as Subversion: Narrative as a Tool of Civic Awareness." En Muslim Women and the Politics of Participation. Ed. Mahnaz Afkhami y Erika Friedl. Novjorko: Syracuse University Press, 1997. 58-71.
  • "Tales of Subversion: Women Challenging Fundamentalism in the Islamic Republic of Iran." En Religious Fundamentalisms and the Human Rights of Women (1999).
  • Reading Lolita in Tehran (2003).
  • Nafisi, Azar. 2010 (2008). Things I've been silent about. Random House Trade Paperbacks

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

(en) List of notable Iranian women aŭ Listo de rimarkindaj iranaj virinoj, interalie Fatimeh Keshavarz, Shirin Ebadi, Anousheh Ansari, Maryam Mirzakhani, Maryam Mirzakhani, Simin Behbahani, Parvin E'tesami, Forough Farrokhzad, Rabe'e Ghazdari,Shahrnush Parsipur, Marjane Satrapi, Tahereh Qorrat Al-'Ayn, Nazanin Afshin-Bloko, Shohreh Aghdashloo, Niki Karimi, Tahmineh Milani, Sarah Shahi, Hedyeh Tehrani, Leila Forouhar, Parisa (Fatemeh Va'ezi),Nazanin Afshin-Bloko, Faezeh Hashemi, Zahra Kazemi, Maryam Namazie, Maryam Rajavi, Neda Agha-Soltan, Ladan kaj Laleh Bijani, Behnaz Mozakka, Farah Pahlavi,...

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La librotitolo 'Lolita' estas uzata de la aŭtoro kiel metaforo por la vivo en la Islama Respubliko Irano.
  2. 2,0 2,1 (nederlanda) Lolita lezen in Teheran: politieke literatuur of literaire politiek?, KIF KIF
  3. (en) F. Keshavarz, “Jasmine and Stars” [intervjuo], la 3-an de aŭgusto 2007.