Maryam Namazie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Maryam Namazie
MaryamNamazie.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1966 (1966-01-01) (54-jara)
en Teherano
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo politikisto • feministo • verkisto • homrajta aktivulo
TTT
Retejo http://maryamnamazie.com/
Information icon.svg
vdr

Maryam NAMAZIE (perse مریم نمازی; naskiĝis en Teherano, Irano en 1966 [1]) estas aktivulino pri sekularismo kaj homaj rajtoj[2].

Internacie konata ĉefe por sia agado por la rajtoj de virinoj, rajtoj de azilpetantoj, rajtoj de gejoj kaj ilia lukto kontraŭ islama teokratio kaj la politika islamo. Ŝi ankaŭ estas estro de la Konsilio de Eksaj Islamanoj de Britio, estis direktoro de la Komitato pri Internaciaj Rilatoj de la Komunista Laborista Partio de Irano (WPI), membro de ĝia politika buroo kaj kunordiga konsilio, estro de la Internacia Federacio de Iranaj Rifuĝintoj kaj membro de la Centra Konsilio de la Virina Liberiga Organizo (Irano). Ŝi prezentas en "Internacia TV", elsendita per la nova tv-kanala - NCTV kaj estas la eldonisto de "WPI Briefing" (anglalingva eldonaĵo de la WPI)

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Maryam Namazie naskiĝis en Teherano, sed forlasis sian familion en 1980 post la Islamisma Revolucio, translokiĝante al Barato, poste al Usono en la aĝo de 17 jaroj kaj nuntempe ŝi loĝas en Britio .

En 2005, ŝi gajnis la premion "Laikismulo de la Jaro" de la Nacia Sekulara Societo (NSS) en Britio. Ĉi tio pliigis sian famon internacie kaj Nick Cohen verkis artikolon pri ŝi en la brita ĵurnalo "The Observer " titolita "A Woman's War" (milito de virino). En 2006, NSS aljuĝis al ŝi la titolon de Honora Membro.

Post la polemiko pri desegnoj de Mohamedo, ŝi kune kun 11 aliaj aktivuloj, eldonis la manifeston "Kune kontraŭ la nova totalismo" (en portugala vikipedio), kiu avertas la mondon pri la ekesto de la politika islamo kiel nova totalismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Retejo de Maryam Namazie

(en) Maryam Namazie, "Laikulo de la Jaro"

(en) Blogo de Maryam Namazie

(en) Profilo de Maryam Namazie (The Blanket)

(en) La milito de virino (The Observer)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Janny Groen & Annieke Kranenberg, "Enorme druk op liberale moslims", De Volkskrant, la 27-an de julio 2007.
  2. (en) "Profile: Maryam Namazie", The Guardian, la 5-an de februaro 2009.
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Maryam Namazie » el la portugallingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.