Marvin Harris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marvin Harris
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1927 (1927-08-18)
en Broklino
Morto 25-an de oktobro 2001 (2001-10-25) (74-jaraĝa)
en Gainesville
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio vd
Profesio
Okupo antropologo • universitata instruisto • sociologofilozofo vd
Laborkampo antropologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marvin Harris (Brooklyn 18-an de aŭgusto 1927 -Gainesville (Florido) 25-an de oktobro 2001) estis antropologo usona konata pro la kreado kaj ĉefrolulo en la kultura materialismo, teoria tendenco kiu intencas ekspliki la diferencojn kaj similaĵojn sociokulturajn kiuj prioritatigas la materiajn kondiĉojn de la homa ekzisto.

Post lia eldono de La evoluo de antropologia teorio en 1968, Harris helpis centrigi la intereson de la antropologoj pri la rilatoj inter kulturo, ekologio, teknologio kaj demografio kaj pri la neceso fundamentigi la antropologion sur scienca bazo dum la cetero de lia kariero. Li estis multfaceta verkisto kaj multaj el liaj eldonoj akiris ampleksan disvastigon inter la intelektularo.

Laŭlonge de sia profesia vivo, Harris havis fidelan legantaron kaj multajn kritikantojn. Li iĝis konstanta ĉeestanto en la jarkunvenoj de la American Anthropological Association (AAA), kie li ŝatis ade demandegi la ĉeestantojn en la halo. Li estas konsiderata kiel ĝeneralisto, kiu havis specialan intereson pro la tutmondaj procesoj kiuj intervenas en la originoj de la homo kaj la evoluo de la homaj kulturoj.