Gyula Tichy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Tichy
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1879 (1879-08-28)
en Rimavská Sobota
Morto 20-an de junio 1920 (1920-06-20) (40-jaraĝa)
en Rožňava
Tombo Rožňava vd
Ŝtataneco Hungario vd
Subskribo Gyula Tichy
Profesio
Okupo pentristo • grafikisto vd
Aktiva dum 1899–1920 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gyula Tichy [djula tihi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tichy Gyula estis hungara pentristo, verkisto, instruisto. Lia frato estis same pentristo Kálmán Tichy.

Gyula Tichy [1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1879 en Hungara reĝlando en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 20-an de junio 1920 en Rozsnyó (nuntempa Rožňava en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Tichy abiturientis en Rozsnyó, poste li plulernis en arta altlernejo en Budapeŝto inter 1898 kaj 1903. Lia ĉefa instruisto estis Bertalan Székely. Tiutempe li kreis Akvafortojn. Somere li vizitis Artkolonion en Nagybánya, kie li lernis de Simon Hollósy. Ekde 1904 li instruis desegnadon en Budapeŝto poste en Rozsnyó, sed dume li partoprenis en ekspozicio. Li havis grandan sukceson pro linoleaj gravuraĵoj. Baldaŭe li okupiĝis pri verkado. Lian lastan romanon lia frato Kálmán finis.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Álarcok (Maskoj), 1911 – ĉefverko, pentraĵo
  • Önéletrajzi Szótár (Membiografia Vortaro) – notlibro, kie estas legeblaj cirkonstancoj kaj impresoj de la pentraĵoj
  • Mars rabjaisciencfikcio
  • Utazások az űrben (Vojaĝoj en la spaco) – prozo kun ilustraĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.