Olindo Pasqualetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olindo Pasqualetti
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1916 (1916-09-12)
en Offida
Morto 21-an de novembro 1996 (1996-11-21) (80-jaraĝa)
en Torino
Religio katolikismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Katolika Universitato Sankta Koro vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Olindo PASQUALETTI (naskiĝinta en la 12-a de septembro 1916 en Offida, mortinta en la 21-a de novembro 1996 en Torino) estis itala latinisto kaj presbitero katolika.

Biografio[redakti | redakti fonton]

El la naskiĝregiono li kun la familio transloĝiĝis ankoraŭ en junaj aĝoj al San Benedetto del Tronto, kie li finis la ciklon de la bazajn studojn. Kiel 12-jaraĝulo li foriris por membriĝi al la Instituto Missioni Consolata. En la 1940-a jaro oni ordinis lin pastro en Torino. Magistriĝinte en klasika filoligio ĉe la Katolika Universitato de Milano li instruis ĉe seminarioj malgrandaj kaj grandaj de sia ordeno kiel ankaŭ ĉe ŝtataj gimnazioj en Varallo Sesia, Vercelli, Fermo.

Alvokite fare de la Katolika Universitato de la Sankta Koro li restis tie kiel docento de la latina lingvo ĝis la retiriĝo. Jam kiel junulo li ekigis sian verkistecon latinlingvan. Partoprenis li konkursojn pri latinaj poezio kaj prozo, kie li venkis 14 fojojn, kaj ricevis dekfoje arĝentan kaj dudektrifoje bronzan medalon.

Kvazaŭ ĉiuj verkoj estas kolektitaj en Gemina Musa en 1987 kaj en Tre appendici a Gemina Musa en 1992. Inter la eldonitaĵoj nombriĝas ankaŭ universitataj kaj skolastikaj aferoj, ofte sub la aŭspico de la eldonejoj Societa editrice Dante Alighieri kaj Minerva italica.

Li ankaŭ laboris por la Enciclopedia Virgiliana. Li estis membro de la pontifika Fondaĵo Latinitas, de la Centro studi Varroniano, de la Akademio de la Sciencoj de Romo kaj de la Akademio Marchigiana di Scienze e Lettere. Honore li ricevis fare de la komunumo de San Benedetto del Tronto la premio Truentum en la 1996-a jaro.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Certamen Vaticanum 1962, pro "Mollis aquae natura"
  • Certamen Vaticanum 1963, pro "Recentior ornithon"
  • Certamen Pascolianum 1966, pro "Ioannes Pascoli carcere inclusus"
  • Certamen Vaticanum 1967, pro "Quod olim, quod postea"
  • Certamen Vaticanum 1971, pro "Audis idemque vides"
  • Certamen Hoeufftianum 1974, pro "Excubans poetae morienti feles"
  • Certamen Avenionense 1978, pro "Antiquam exquirite matrem"
  • Certamen Catullianum 1979, pro "Sirmionis memoria"
  • Certamen Capitolinum 1982, pro "Hibernae noctis somnium"
  • Certamen Vergilianum 1982, pro "Amaryllis Vergilio"
  • Certamen Vaticanum 1992, pro "Annus millesimus …"
  • Certamen Vaticanum 1995, pro "Flos deciduus"

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • O. Pasqualetti: Appunti di lingua Latina, Celuc, Milano, 1972
  • O. Pasqualetti: In margine alla grammatica latina, C.U.S.L., Milano, 1974
  • O. Pasqualetti: Note sussidiarie di sintassi latina(anno accademico 1976-77), C.U.S.L., Milano
  • O. Pasqualetti – L. dal Santo: Elegi selecti, Minerva Italica, Bergamo, 1969
  • O. Pasqualetti: Poeti neoumanisti, Dante Alighieri, Città di Castello, 1971
  • O. Pasqualetti: Gemina Musa (poesie e prose latine e greche), Piediripa(Macerata), 1987
  • O. Pasqualetti: Appendici a Gemina Musa, Fermo, 1992
  • AA. VV.: Atti del convegno su La letteratura neoumanistica nella tradizione culturale europea, In memoria di P. Olindo Pasqualetti, 1 marzo 1997, San Benedetto del Tronto - Offida