Zorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zorio
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Zorio[1] (japane  (ぞう) (), zōri [dzoːɾʲi]) estas speco de japandevena sandalo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La zorio estas sandalo kun nur plandumo kaj du rimenoj, kiuj kuniĝas inter la unuaj du piedfingroj.

Tradiciaj japanaj zorioj estas sandaloj plektitaj el rizo-pajlo. Hodiaŭ, tamen, zorioj kutime estas faritaj el gumoplasto.

Interalie, zorioj estas uzataj por iradi ĉirkaŭ basenoj, ĉar pro uzataj materialoj kaj malsimile al plejparto de la aliaj piedvestoj, ili ne damaĝiĝas pro longtempa enesto en akvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Zorioj devenas de Japanio, kie pajlaj zorioj estis portataj dum jarmiloj. La japanlingva nomo zōri konsistas el la ĉindevenaj morfemoj (japane  (そう)) “herbo” kaj ri (japane  ()) “ŝuo”, pro la tradicia konsisto el pajlo.

Post la Dua Mondmilito, dum kiu aliaj landoj batalis kontraŭ Japanio, la revenintaj Usonaj, Aŭstraliaj, kaj Nov-Zelandaj soldatoj popularigis zoriecajn sandalojn en siaj landoj.

La migrado de japanoj en Brazilon popularigis la zorion en Brazilo; la plej granda produktanto estas la brazila marko Havaianas, kiu ekde 1962 — laŭ propra deklaro — produktis pli ol 2,3 miliardojn da paroj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]