Havaianas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Havaianas
negoco vd
Dum 1962 - nekonata/nuntempe
Sidejo San-Paŭlo
Lando Aŭstralio
Agokampo zorio
Posedata de Alpargatas S.A. vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Havaianas estas brazila varmarko de zorio. La varmarko estas produktita de la kompanio Alpargatas S.A., kiu estas parto de la konzerno Camargo Corrêa. La havaianoj estas produktitaj en unu sola fabriko, en Paranaiba en nordorienta Brazilo.

La havaianoj estas faritaj el mola kaŭĉuka aŭ plasta piedmarŝilo, tre malofte oni uzas alian materialon, kiel ledonŝtofon. Antaŭ la internacia markigo, Ili estis tre ĉipaj kaj tre demokratiaj. Fakte, ili nur protektas la plandojn. Kiel simpla marŝprotektilo por ne tuŝi la grundon, evitante la kontakton kun tero, sablo, ŝtonoj, akvo kaj (mal)varmeco el grundo, ĝi estas tre simpla kaj utila ŝirmaĵo por la kondiĉoj de lando kiel Brazilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vendejo de Havaianas en Honkongo, oktobro 2021
Blanka havaiano kun emblemeto de la flago de Brazilo, originale desegnita por montri subtenon al la brazila teamo en la Futbala Mondpokalo 1998
Havaianoj montritaj en butiko en Costa del Sol, Hispanio

La unuaj havaianaj zorioj estis produktitaj en 1962, inspiritaj per la japanaj zori-sandaloj [1]. Ĉi tiuj sandaloj estas faritaj el riztigoj, dum la havaianoj estas faritaj el kaŭĉuko. Malgraŭ la japana inspiro, la nomo elektita estis Havaianas, kiu signifas "de Havajo" aŭ "havajanoj" en la portugala.

La havaianoj estis venditaj je malalta prezo, kaj estis konsideritaj dum multaj jaroj kiel "piedvestojn de malriĉuloj" [2][3].

La unuaj modeloj inkluzivis blankajn plandumojn kaj bluajn, nigrajn aŭ flavajn rimenojn. En 1991, la administro decidis plaĉi al pliaj celgrupoj de konsumontoj, kaj komencis surmerkatigi la modelojn Havaianas Sky, en pli fortaj kolornuancoj, kun pli altaj kalkanumoj kaj je pli alta prezo [4].

La vendoreklamado de la nova modelo inkluzivis reklamojn havantajn lokajn artistojn. La nova reklamkampanjo estis sukcesa, kaj la kompanio komencis vastigi siajn agadojn kaj disvolvi pliajn modelojn. Tio, ekzemple, estis komencita dum la Atlanta Olimpikoj (1996) en la merkatado de alia modelo, Havaianas Olimpic. Eĉ en la sekvaj jaroj, la firmao uzis brazilajn famulojn por antaŭenigi vendadon, inter aliaj, la futbalisto Raí kaj la aktoroj Claudia Abreu, Fabio Assonsão, Reinaldo Janchini, Fernanda Lima, Rodrigo Santoro, Deborah Sekou kaj Marcos Palmeira ĉefrolis en ĝiaj reklamvideoj [5].

En 1997, oni komencis eksporti havaianoj al aliaj landoj, la unua el kiuj estis Francio. Antaŭ 2006, havaianoj jam estis eksportitaj al pli ol 80 landoj [6][7].

En 2006, proksimume 162 milionoj havaianoj estis venditaj [8]. Ĉirkaŭ 90% el ili estis venditaj en Brazilo sole, kaj la cetero ĉirkaŭ la mondo. En 2011, vendado saltis al proksimume 210 milionoj da havaianoj, kaj la procento de havaianoj surmerkatigitaj ekster Brazilo altiĝis al 15% [9]. En 2013, la valoro de la varmarko Havaianas estis taksita je 422 milionoj da dolaroj [10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri Havaianoj (Havaianas)/Historio (angle).. Havaianas USA. Arkivita el la originalo je 2013-09-16. Alirita August 28, 2012.
  2. Brazil's Rubber Soul.. CNBC Magazine. Arkivita el la originalo je August 30, 2011. Alirita August 28, 2012. Arkivigite je 2011-08-30 per la retarkivo Wayback Machine
  3. . Havaianas, a marca que mudou de dono apos escandalo da 'Lava Jato' (pt-BR) (2017-07-19). Alirita 2021-06-21.
  4. "As Havaianas celebrates half a century, how the rubber flip flop became Brazil's most famous export.", August 15, 2012.
  5. How a Brazilian flip-flop took over the world, Baker, Vicky. Published 16 July 2017.
  6. Growth - How Havaianas Became a Global Brand.. International Institute for Management Development. Alirita August 28, 2012.
  7. Cain, Kathryn, "The Timeline: Flip-flops.", July 30, 2010. Kontrolita July 19, 2012.
  8. Fernando Scheller, [1] Alpargatas vende 160 milhões de Havaianas Aos 100 anos, Globo.com, 16.1.2007
  9. Jenny Barchfield, AT 50, HAVAIANAS FLIP-FLOPS ARE SYMBOL OF BRAZIL Arkivigite je 2014-01-03 per la retarkivo Wayback Machine, The Big Story, 24.7.2012
  10. John Paul Rathbone, Latin American: Brand power on the rise, Financial Times, 23.9.2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]