Giraldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Giraldo

La Giraldo apud la Sevila Katedralo

sonorilturokonstruaĵo
Map
Giraldo
Bazaj informoj
Loko Sevilo
Geografia situo 37° 23′ 10″ N, 5° 59′ 33″ U (mapo)37.38614-5.99238Koordinatoj: 37° 23′ 10″ N, 5° 59′ 33″ U (mapo)
Religia aliĝo Islamo
Ŝtato Hispanio Hispanio
Religia statuso katedralo
Arkitektura priskribo
Arkitekto(j) Ahmad ibn Baso
Abu-l-Laith As-Siqilli
Hernan Ruiz
Arkitektura stilo gotika arkitekturo
baroka arkitekturo
Jaro de kompletigo 1184
Karakterizaĵoj
Minareto(j) 1
Monda heredaĵo

Lando  Hispanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj
Fonto 383
Geografia situo 37° 23′ 10″ N, 5° 59′ 33″ U (mapo)37.386111111111-5.9925
Registra historio
Registrado 1987  (11-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Sevilo

Giraldo (Sevilo)
Giraldo (Sevilo)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio

Giraldo (Hispanio)
Giraldo (Hispanio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
vdr

La plej elstara konstruaĵo de Sevilo, miksaĵo inter gotika kaj baroka arto, estas simbolo de la urbo. Nenia alia konstruaĵo en la urbo povas superi ĝiajn 97,5 metroj alteco.

Estis la minareto de la antikva moskeo (nun katedralo), la plej antikva parto estis konstruita en jaro 1184, post tertremo en 1365 kaj falo de la supra parto, la kordova arkitekto Hernan RUIZ faris la sonorilejo-n kaj metis statuo-n.

Tiu kvar-metra statuo donas ĝian nomon al Giraldo ĉar funkcias kiel vento-montrilo kaj turniĝas (hispane turniĝi=girar).

De la 29-an de decembro de 1928 ĝi estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO kune kun la apuda Katedralo

Giraldillo[redakti | redakti fonton]

La Giraldillo

Sur la pinto de la turo staras bronza statuo alta proksimume 3,5 metrojn, kiu havas inkluzive sian soklon altan je 4 metroj pezon de proksimume. 1.300 kilogramoj. Ĝin verkis inter 1566 kaj 1568 Bartolomé Morel laŭ modelo de Juan Bautista Vázquez. En 1997 oni anstataŭis la originalon pro riparo pretertempe per iom pli malpli peza kopio, kiu nun troviĝas antaŭ la portalo de la katedralo.

Je la statuo nomata Giraldillo temas pri virina figuro vestita per tuniko, tenanta per unu mano palmobranĉon kaj per la alia flagstangon kun kruca finaĵo, ĉe kiu flirtas militflago. Oni supozas, ke la konceptadon inspiris statuoj de la diinoj Atena aŭ Minerva. Oni komprenas ĝin kiel enkarniĝo de la triumfanta kristana kredo (Sankta Fides, hispane Santa Fé) post la rekonkero de Andaluzujo kaj la forpelo de la Maŭroj.

La nomo Giraldillo deduktiĝas de la hispana vorto girar (turniĝi), ĉar la statuo kun ventoflago turniĝas per la vento. De Giraldillo siaflanke deduktiĝas la nomo Giralda kiel nomo por la tuta turo.

Bildoj pri la Giraldo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hermann Thiersch: Pharos. Antike, Islam und Occident. Ein Beitrag zur Architekturgeschichte. Teubner-Verlag, Lepsiko kaj Berlino, 1909
  • Marianne Barrucand, Achim Bednorz: Maurische Architektur in Andalusien. Taschen-Verlag, Kolonjo o.J. ISBN 3-8228-0424-X (p. 192s)
  • Baedeker-Reiseführer: Andalusien, 2004, Karl Baedeker GmbH, Ostfildern; ISBN 3-87504-543-2 (S. 275–276)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]