Bermuda triangulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bermuda triangulo
Geografia regiono
urba legendoregionotriangulo [+]

oceanoAtlantiko
- koordinatoj25° 0′ 0″ N, 71° 0′ 0″ U (mapo)25-71Koordinatoj: 25° 0′ 0″ N, 71° 0′ 0″ U (mapo)

Bermuda triangulo (Tero)
Bermuda triangulo (Tero)

Map
Bermuda triangulo
Vikimedia Komunejo:  Bermuda Triangle [+]
vdr
Mapo de Bermuda Triangulo

Bermuda triangulo estas imagita regiono lokita sudoriente de la Atlanta marbordo de Usono, kiu estus signifa por alta kvanto de neklarigeblaj malaperoj de ŝipoj kaj aviadiloj. La pintoj de la Triangulo estas verŝajne la lokoj Bermudo, Miami kaj insulo Fla.

La nomo Bermuda triangulo estas kreita de la verkisto Vicent Gaddis por fikcia rakonto en la revuo Angosy 1964 kaj popularigita de Charles Berlitz.

La Bermuda triangulo estas unu el la du lokoj en Tero, kie la montrilo de magneta kompaso turniĝos al geografia nordo. Normale kaj kie ajn en Tero la montrilo de kompaso turniĝos al la magneta nordo. Tiu ĉi dekliniĝo estas konata kiel kompasa variaĵo. Valoro de tia ĉi variaĵo estas ĉirkaŭ 20 gradoj. Sian rolon ĉi tie rolas ankaŭ la Golfa fluo, kiu estas en tiu ĉi regiono tre rapida kaj ŝtormema. Pluan rolon ĉi tie rolas ankaŭ neantaŭvidebla kariba-atlanta vetero. Abruptaj lokaj ŝtormoj signifas neeviteblaj katastrofoj por pilotoj de aviadiloj kaj maristoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]