Tamás Péchy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Péchy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1828 (1828-12-06)
en Alsókázsmárk
Morto 17-an de septembro 1897 (1897-09-17) (68-jaraĝa)
en Alsókázsmárk
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Tamás Péchy [tamAŝ pEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Péchy Tamás estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis pécsújfalusi.

Tamás Péchy en 1875

Tamás Péchy [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1828 en Alsókázsmárk (nuntempa parto de Kázsmárk). Li mortis la 17-an de septembro 1897 en Alsókázsmárk.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Péchy lernis komence hejme, poste en Eperjes kaj Sárospatak, kie lia edukisto estis Mihály Tompa. Post la jura diplomo li eklaboris en la ŝtata administrado. Dum Hungara revolucio de 1848 li batalis por la libereco. Li edziĝis en 1857 baldaŭe havanta 10 gefilojn. En 1867 li iĝis subdepartementestro, en la sekva jaro li estis elektita parlamenta deputito. En 1871 li estis elektita ĉefinspektoro de la luteranoj. Inter 1875-1880 li estis ministro pri laboro kaj trafiko. Li strebis multe por la fervojoj. Inter 1880-1892 li estis prezidanto de la parlamento. En 1883 li ricevis premion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]