Amplonius Rating de Berka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amplonius Rating de Berka
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1363 (1363-01-01)
en Rheinberg
Morto 1-an de aprilo 1435 (1435-04-01) (72-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo bibliotekisto • teologo • universitata instruisto • kuracisto
vdr

Amplonius Rating de Berka (foje ankaŭ: Ratink; naskiĝinta ĉirkaŭ 1365 en Rheinberg, mortinta je pasko de 1435 en Kolonjo) estis germana medicinisto kaj kolektanto de manuskriptoj.

La naskiĝdomo de Amplonius, la t.n. Domo je la tri fiŝoj, en Rheinberg.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la lernejofrekvento en Osnabrück kaj Soest Amplonius studis en Prago, kie li iĝis en 1387 Magister Artium. Kiel instruisto li revenis al Soest. Medicinon li studis de 1391-93 en Kolonjo kaj Erfurto. Tie li doktoriĝis kaj iĝis en la 1394-a jaro vicrektoro de la Universitato de Erfurto. Vokite al Kolonjo li elektitis en 1399 rektoro kaj apartenis al la tiea medicina fakultato ĝismorte. Ekde 1401 li estis pluse persona kaj kortega kuracisto de la princo-elektisto. En 1415 li estis katedralkapitulano en Kolonjo, de 1417-23 dekano de la Fondaĵo Sankta Viktoro en Majenco. Lia sacerdoteco unuafoje menciitis en 1425.

Memoro[redakti | redakti fonton]

En Erfurto ĝis hodiaŭ la nomo Amplonius ne estas forgesita ĉar li provizis la de li fonditan kolegion Collegium Amplonianum per altvalora biblioteko. La de li mem skribita katalogo enhavas 635 volumojn aŭ, se kalkuli laŭenhave, ĉ. 4000 verkojn el ĉiuj branĉoj de sciencoj kaj el la latinlingva poeziarto (⅓ teologiaĵoj, ⅙ medicinaĵoj). La biblioteko Amploniana, malgraŭ kelkaj perdoj dum la jarcentoj, reprezentas la multvaloran bazon de la erfurta urba biblioteko. Ĝi estas la plej granda manuskriptojkolekto el la malfrua Mezepoko en Germanio kaj ĉ. trioble pli ampleksa ol la biblioteko de la kardinalo Nikolao el Kuzo. La biblioteko troviĝis komence en la Domo ĉe la Granda Arkeo de Noa kaj Kastelo de Sankta Anĝelo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Schum: Beschreibendes Verzeichnis der Amplonianischen Handschriften-Sammlung zu Erfurt. Berlin 1887, bes. S. I-XXXVI.
  • Kathrin Paasch (Hrsg.): Der Schatz des Amplonius. Die große Bibliothek des Mittelalters in Erfurt. Erfurt 2001.
  • Almuth Märker: Amplonius Rating de Bercka (ca. 1365-1435) und die Anfänge der Erfurter Universität, in: Dietmar von der Pfordten (Hrsg.): Große Denker Erfurts und der Erfurter Universität. Göttingen 2002, S. 73-95.
  • Thomas Bouillon, Brigitte Pfeil: Amplonius Rating de Berka und seine Büchersammlung. Bedeutung, Geschichte und zukünftige Perspektiven der Bibliotheca Amploniana. In: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt 70 (2009), S. 31-53
  • Brigitte Pfeil: 1412–2012: 600 Jahre "Bibliotheca Amploniana" in Erfurt. Anmerkungen zu einem Jubiläum. In: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt 74 (2013), S. 69-94.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]