Károly Unkelhäusser

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Unkelhäusser [kAroj unkelheuser], laŭ hungarlingve kutima nomordo Unkelhäusser Károly estis hungara-kroata politikisto, ministro.

Károly Unkelhäusser

Károly Unkelhäusser [1] naskiĝis la 15-an de januaro 1866 en Hungara reĝlando en Vukovar (nuntempe en Kroatio). Li mortis la 20-an de februaro 1938 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Unkelhäusser akiris diplomon en Universitato Kolozsvár en 1888, poste li eklaboris en la ŝtata administrado. Inter 1892 kaj 1895 li faris la samon en sia naskiĝurbo. En la sekva jaro li estis sekretario en ministerio. Interrompo okazis inter 1901 kaj 1904, tiam li estis vicdepartementestro en Szerém. En 1912 li estis subbanuso, poste li ricevis signifan postenon en Bosnio. En la jaroj 1917 kaj 1918 li estis senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]