Heinrich Credner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Credner
(1809-1876)
Germana profesoro pri geologio de la Universitato de Lepsiko.
Germana profesoro pri geologio
de la Universitato de Lepsiko.
Persona informo
Naskiĝo 13-a de marto1809
en Waltershausen,  Germanio
Morto 28-a de septembro 1876
en Gotha,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Profesio
Okupo geologo • Warden vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl Friedrich Heinrich Credner (1809-1876) (naskiĝinta en la 13-a de marto 1809 en Waltershausen, mortinta la 28-an de septembro 1876 en Gotha) estis germana geologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En Freiberg (Saksio) Credner studis minadon kaj finstudis en Göttingen. Poste li vojaĝis laŭ komisio de la registaro de Gotha al Saksio, Bohemujo kaj Silezio. En 1833 li nomumitis Mineja asistanto, en 1850 Mineja konsilisto en Gotha. Poste li estis paralele direktoro por fervojo, vivasekuroj kaj gasprovizo. En 1858 li vokitis esti Supera mineja konsilisto en la ministerio en Hanovro kaj translokitis en 1866 al Berlino, en 1868 kiel Sekreta supera mineja konsilisto al Halle (Saale).

Kvankam Credner havis laborriĉan vivon en tre diversaj agadokampoj li trovis la tempon okupiĝi krome pri geologiaj esploroj. Liaj plej gravaj verkoj estas Übersicht der geognostischen Verhältnisse Thüringens und des Harzes begleitet von einer geognostischen Karte (Gotha 1843) kaj la en 1855 kvarfolie aperinta geognostika mapo de Turingia Arbaro. En la jaro 1865 li faris similan mapon por la ĉirkaŭaĵoj de Hanovro.

Li jam pli frue valore kontribuis al la geognozio de nordokcidenta Germanio (per: Juraformation und der Wealden-Bildung in Nordwest-Deutschland, Prago 1863). Granda nombro de etaj eseoj mineralogiaj aŭgeologiaj troviĝas en Neues Jahrbuch der Mineralogie, Hallesche Zeitschrift für die gesammten Naturwissenschaften, Poggendorff's AnnalenZeitschrift der deutschen geologischen Gesellschaft.

Studoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • C. Rammelsberg (1847): Über den Crednerit, ein Mangan-Kupfererz von Friedrichsrode am Thüringer Wald. In: Poggendorffs Annalen der Physik und Chemie. 74, 559-562
  • H. Credner (1847): Über das Vorkommen von vanadinsaurem Kupferoxyd und Kupfer-Manganerz bei Friedrichrode im Thüringer Wald. In: Neues Jahrbuch für Mineralogie, Geognosie, Geologie und Petrefaktenkunde. 1-7

Jahresbericht der Naturhistorischen Gesellschaft zu Hannover, Ausgaben 58-59

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]