Sezamo, malfermiĝu!!!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sezamo, malfermiĝu!
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Aleksander Beljaev
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1928
vdr

Sezamo, malfermiĝu!!! (ruse Сезам, откройся!!!, [Sezam otkrojsja]) estas ruslingva humura rakonto de sovetia verkisto Aleksander Belajev. Ĝi estis unuan fojon publikigita en 1928.

Nomo de la rakonto devenas de magia frazo el araba fabelo Ali Babo kaj kvardek rabistoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Riĉa germana maljunulo Eduard Gane dum longa tempo vivas apud Filadelfio kun sia servisto. La servisto estas eĉ pli maljuna; por li estas pli kaj pli malfacile servi al lia mastro. Hazarde al Gane venas homo prezentinta sin kiel aganto de firmao Vestinhauz kaj proponas starigi en lia hejmo utilajn teknikaĵojn farontajn hejman laboron kaj funkciantajn per voĉa kontrolo. Gane ekinteresiĝis kaj konsentis. En lia hejmo estis starigitaj novaj pordoj povantaj malfermiĝi per ordono "Sezamo, malfermiĝu!" kaj aliaj utilaĵoj. Post kelkaj tagoj denove revenis la aganto kaj alportis "mekanikajn servistojn" — sammaniere funkciantajn robotojn por malsimpla laboro. Tamen sekvan tagon matene maljunuloj ekvidis ke el ilia hejmo malaperis ĉiuj valoraĵoj; evidentiĝis ke la "servistoj" estis vestitaj kunuloj de fiaferisto forŝtelintaj aĵojn el ŝranko kaj forkurintaj restiginte malplenajn kovraĵojn.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj roluloj estas jenaj:

  • Eduard Gane — riĉa maljunulo
  • Iohann — lia servisto
  • Ĝon Miĉel — fiaferisto
  • Ŝtolc — aganto de kompanio Vestinhauz