Teknika Universitato Ilmenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teknika Universitato Ilmenau
publika universitato
moto the SPIRIT of science
La Spirito de Scienco
Informoj
fondodato 1952
speco publika
Situo
Geografia situo 50° 40′ 54″ N, 10° 56′ 20″ O (mapo)50.681710.939Koordinatoj: 50° 40′ 54″ N, 10° 56′ 20″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Ilmenau
Nombroj
nombro de studentoj 6 612 vd (stato: 2015)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes
• Konferenco de Altlernejaj Rektoroj
• Germana Altlerneja Sporta Asocio
• Informationsdienst Wissenschaft
Q1978997
• Franca-Germana Altlernejo
• German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V.
• ORCID vd
Teknika Universitato Ilmenau (Turingio)
Teknika Universitato Ilmenau (Turingio)
DEC
Teknika Universitato Ilmenau
Teknika Universitato Ilmenau
Map
Teknika Universitato Ilmenau
vdr
Ernst-Abbe-Zentrum, la rektorejo.

La Teknika Universitato Ilmenau (germane Technische Universität Ilmenau) estas germana publika esploruniversitato situanta en Ilmenau. Ĝi estis fondita en 1894, ĝi havas totalon de 5 akademiaj sekcioj kaj ne tute 7200 studentojn. La altlernejo estas nuntempe kun la Friedrich-Schiller-Universitato Jena, la Bauhaus-Universitato Vajmaro kaj la Universitato de Erfurto unu el kvar universitatoj en Turingio.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Fono[redakti | redakti fonton]

Esplorado kaj eduko universitataj estas fokusitaj pri inĝenieriko kun fortaj ligiloj al ekonomiko kaj natursciencoj. Ĝi estas la ununura universitato en Turingio kun la titolo teknika universitato. La hodiaŭa universitato estiĝis en 1894 kiel "Thüringisches Technikum", privata seminario. Tio akceptis la statuson de Hochschule für Elektrotechnik (HfE) antaŭ iĝi Technische Hochschule (TH) kaj finfine Technische Universität (TU) en la 1992-a jaro.

Studentoj[redakti | redakti fonton]

TU Ilmenau ofertas gradojn en teknologio, scienco, ekonomiko kaj amaskomunikilaro. Tiuj ĉiuj estas ankaŭ parto de la moderna, interfaka amaskomunikilara superfako kombinanta teknologion, ekonomikon, leĝon kaj sociajn fakojn.

La 7200 studentoj inkludas proksimume 1650 altlernantojn kiuj venas de ekster Germanio. La kursoj ilin kondukas al bakalaŭreco aŭ magistreco. Inter la karakterizaj ecoj de la TU Ilmenau estas persona prizorgo por studentoj de profesoroj, tutoroj kaj studentaj mentoroj; kampuso kun modernaj konstruaĵoj estas nur je mallonga distanco dise; gamo da sociaj agadoj kaj socia subteno; multaj studentunuiĝoj same kiel diversspecaj kulturaj kaj sportaj agadoj.

La Internacia Lernejo tiras atenton de multo da studentoj kaj esploristoj. Magiŝtriĝo en komunikado kaj signal-prilaborado estas kursaro en angla lingvo kaj tre ŝatata. Ĉiun semestron ĉirkaŭ 35 studentoj aniĝas al gi, precipe el Azio. La programo de tiu majstra klaso estas tre renoma pro siaj sciencaj esplornormoj.

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

Elaera foto de la kampusoj de la altlernejo.
  • Elektrika inĝenierado kaj informadteknologio
  • Komputila scienco kaj aŭtomatigado
  • Mekanika inĝenierado
  • Matematiko kaj natursciencoj
  • Ekonomiko
  • Elektrotekniko

Elektrika fakultato[redakti | redakti fonton]

La unua fakultato havas siajn radikojn en la Fakultato de teknologio pri alttensia kurento respektive mallattensia kurento de la iama inĝenierkolegio "Hochschule für Elektrotechnik" (HfE). Ĝi konsistas el kvar institutoj same kiel el la Transfakultata instituto por materialteknologio. La inventinto de la MP3 Karlheinz Brandenburg estas unu el la profesoroj ĉe tiu ĉi fakultato.

Magistreciga kursaro en komunikado kaj signal-prilaborado (siaspece la plej malfacila kurso en Germanio) ankaŭ apartenas al tiu ĉi fakultato kaj la instruado faratas en la angla lingvo.

Komputila scienco kaj aŭtomatigado[redakti | redakti fonton]

Tiu ci fakultato havas kvin institutojn inkluzive de 20 sekcioj kaj la profesorstipendian postenon en Aŭtomatigado. Ĝi gastigas krome biomedicinan inĝenierikon, komputilikon kaj komputilan inĝenieradon.

Mekanika inĝenierado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita kiel Fakultato de precizecmekaniko kaj optikaĵoj ĉe HfE. Ĝi konsistas el 19 sekcioj same kiel el la profesorstipendia posteno Dezajno de mekatronikaĵoj. Komplementaj pluedukaj kursoj ofertitaj inkludas Aplikigon de lumo kaj Novigemajn inĝenierdezajnojn por industrioj (komunaj kursoj kun la Friedrich-Schiller-Universitato Jena.

Matematiko kaj natursciencoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi devenas el la Fakultato pri matematiko, naturscienco kaj teknikaj bazsciencoj de HfE. Ĝuste, ankaŭ nun ĝi konsistas el la Institutoj de matematiko, fiziko, kemio kaj biotekniko kiel ankaŭ de komunikado. Ĝi respondas pri la diplomiĝintaj kursoj en matematiko, teknika fiziko kaj aplikitaj komunikilsciencoj. Krome, ĝi ofertas la bazan edukon de la studentoj necesan por aliaj kursoj kun konektoj matematika, fizika, kemia.

Ekonomiko[redakti | redakti fonton]

Ĝi malfermiĝis en 1990/91 estante la plej juna de ĉiuj fakultatoj en Ilmenau. Studoj de entreprena komputado estis ofertita ekde 1988, kaj en 1990 la kursoj pri industria inĝenierado kaj manaĝerado estis aldonitaj. Tiu ĉi fakultato havas kvar institutojn inkluzive de 15 sekcioj. Sur la kampo de plua edukado, ĝi ofertas la postbakalaŭran kurson de ekonomia kaj teknika informadiko.

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Esplorado en Ilmenau estas aranĝita en ĉiuj stadioj: teorio, apliko de la teorio, prototipotestado kaj translokigo al industria aplikiĝo. Ĉar la TU fidas sur interfaka laboro trans fakultatlimoj kaj kunvenigas diversajn kapablojn la sekvaj tre konkurencivaj esploraktivecoj estis establitaj:

  • Nano-inĝenieristiko
  • Precizecinĝenieriko, instrumentado kaj mezurado
  • Teknikaj kaj biomedicinaj prostetikaj sistemoj
  • Movadteknologio, energia kaj naturmedia inĝenieradoj
  • Cifereca amaskomunikilarteknologio
  • Mobilaj komunikadoj

La universitato havas gravan centron kontribuantan multe al sia esplorefikeco:la ZMN, Centro por mikro- kaj nanoteknologio. Por ke rezultoj realigitaj en aplikata esplorado povu esti transdonitaj rapidege al industria uzo, firmaoj estu fonditaj de la universitato kaj novaj partneroj estu trovitaj por kunlaboraj projektoj, la universitato starigis publika-privatajn partnerecojn en novaj modeloj: la universitato prenas sidlokon en administraj estraroj de industriaj firmaoj. Tiun koncepton gvidas "TU Ilmenau Service GmbH" kaj "Technologiegesellschaft Thüringen mbH & Co. KG".

La universitato aktive partoprenas la restrukturadon kaj evoluon de la Teknologia regiono Ilmenau-Arnstadt. Ĝi ankaŭ kontribuas al regiona planado kaj instigas establon de altteknologia periferio. Ekzistas granda nombro da novigemaj teknologiaj firmaoj kiuj enradikiĝis en la tuja areo de la universitato. Per la Energiteknika Centro Turingio la TU Ilmenau ankaŭ stiras ĝian esplorstrategion en energiinĝenieriko. Ĉi tie la intenco estas unuigi la akademian forton de la universitato en energiinĝenieriko kaj administrado kun la interesoj de aliaj turingiaj entreprenoj kaj institutoj.

Nacia kaj internacia retigado[redakti | redakti fonton]

TU Ilmenau estas aktiva partnero en la scienc-teknologia kaj ekonomia apogo al la teknika evoluregiono ĉirkaŭ Ilmenau. Aldone al tio, ĝi serĉas akiri larĝan reputacion sur nacia kaj internacia skalo. Konsiderante instruan eksporton unu el siaj ĉeftaskoj, la universitato apogas la internacian interŝanĝon de siaj studentoj kaj kunlaborantoj surbaze de programoj starigitaj por tiu celo.

TU Ilmenau klopodas pliigi la nombron da eksterlandaj studentoj kaj, tial, antaŭenigas la kulturan kompetencon de la universitatanoj kiu estas grava aspekto pro la ĉiam kreskanta internaciigo. Ĉiun duan jaron la iniciativo Solidarische Welt Ilmenau e. V. gastigaa ISWI (Internacia porstudenta semajno). Ĝi estas internacia konferenco por studentoj de la tuta mondo por kreskigi toleremon, komprenon interetnian kaj internacian sintenon. La TU Ilmenau ankaŭ subtenas la agadojn de We-4-you / Ni por ci por helpi kaj bonvenigi la internaciajn studentojn en Ilmenau.

La universitato ene de la turingia universitataro[redakti | redakti fonton]

La universitato estas la plej grava dunganto en Ilmenau. Ĝi estas unu el la 4 universitatoj en Turingio kun la Universitato de Erfurto, la Bauhaus-universitato en Vajmaro kaj la Friedrich-Schiller-Universitato Jena. Ĝi nun estas la plej grava centro de scienco en Turingio, kaj intensaj kunlaboroj kun la TU Ilmenau okazas disde multaj flankoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la altlernejo