Klaso de Majstro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Majstra klaso)
Majstra klaso de rumana pentristo Marcel Janco (ĉe maldekstre) en Ein Hod, Israelo, 1964

Majstra klaso (aŭ en multraj lingvoj komune nomata laŭ la angla Master Class [1]) estas mallonga persona leciono pri arto donita fare de renoma artisto al matura juna artisto. la leciono kutime okazas antaŭ spektantaro de alia studentoj de la arto [2].

Tiu tipo de leciono estas kutime en la kampo de muziko, sed la majstraj klasoj ankaŭ estas oftaj en la kampo de pentrado, skulptado, teatro kaj pli. En eventoj de ĉi tiu tipo, ĉiu studento ricevas limigitan tempon (pli mallongan ol normala klaso) en kiu la artisto provas, parolante kun la studento kaj la spektantaro, persone trejni la studenton plibonigi sian efikecon, kutime ŝanĝante sian percepton, rakontante anekdotoj kaj aliaj amuzaĵoj kaj malpli el la vidpunkto "didaktika", kiu rilatas al la teknika kaj streĉa laboro, al kiu la lernanto kutimas.

Majstraj klasoj estas tre oftaj eventoj en la mondo de muziko kaj regule okazas tra la mondo. Majstraj klasoj kutime estas okazigitaj en muzikakademioj, ĉe la plej renomaj muzikcentroj, konservatorioj kaj operejo. Tra la jaroj ili ankaŭ fariĝis bonkonataj pro ilia arta kaj distra valoro.

Multaj koncertaj prezentistoj donis majstrajn klasojn, komencinte kun ties inventinto Franz Liszt [3] kaj inkluzive tiaj gravuloj kiel Yehudi Menuhin, Isaac Stern, Itzhak Perlman kaj Vladimir Horowitz.

Ofte, vizitanta prezentisto donos majstran klason la tagon antaŭ ol aŭ la tago de, ilia prezento en aparta urbo. Donanta majstran klason antaŭ koncerto provizas ambaŭ artisman stimulon por la prezentisto kaj rimedo akiri pli grandan spektantaron. Aspirantaj klasikajn muzikistojn kaj iliaj instruistoj, tipe konsideras majstrajn klasojn esti unu el la plej efika rimedo de muzika disvolviĝo, kune kun konkursoj, ekzamenoj kaj praktiko.

Kelkaj muzik-teatraj komponistoj ankaŭ donas majstrajn klasojn al altlernejaj studentoj studanta prezentado kaj teatrado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MASTERCLASS | meaning in the Cambridge English Dictionary. Dictionary.cambridge.org (2022-05-25). Alirita 2022-05-31.
  2. Piers Spencer Master class from Oxford Music Online
  3. Alan Walker, et al. Franz Liszt from Oxford Music Online