Maria de Klopas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria de Klopas
Biblia persono
homa biblia persono
Informoj
Sekso ina
Gefratoj SalomeoMaria, patrino de Jesuo
Edzo/Edzino Klopas
Infanoj Jakobo la pli junaSimono ZelotoJudaso la Apostolo
vdr
ENTOMBIGO DE jESUO, caravaggio (Maria de Klopas estas dekstre kun la brakoj levitaj.
Maria de Klopas - Venecia

Ĉe multaj, precipe katolikaj, ekzegezistoj, Maria de Klopas estas indikata kiel edzino de Klopas frato de Sankta Jozefo kaj patrino de la fratoj de Jesuo. Tiu teorio restas hipotezo, sed la plej fundita se oni restas en la solaj Skriboj [1].

Ŝi estas honorata kiel sanktulino en la Katolika Eklezio kaj liturgie festata la 4-an de aprilo. Ankaŭ aliaj kristanaj eklezioj ŝin honoras per tiu kvalito. El la Roma martirologio: "En Jerusalemo, memorigo pri la sanktaj virinoj Maria de Klopas kaj Saloma, kiuj kune kun Maria Magdala iris la paskan matenon al la tombo de la Sinjoro por ŝmiri lian korpon kaj unuaj aŭdis la anoncon pri la resurekto”.

En la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

La sinoptika ekzameno (Mateo: 27,56; Marko: 15,48, kiu kiel Johano 19,25 rakontas pri la virinoj ĉeestaj antaŭ la krucumito, enkondukas al la identigo de Maria de Klopas kun la patrino de Jakobo la pli juna kaj de Jozefo (dirita Joses), krom al la identigo de Maria Saloma kiel patrino de la filoj de Zebedeo.

Ŝi estas krome identigita kun la "alia Maria" de la Evangelio laŭ Mateo (27,61; 28,1) ĉeesta dum la Elkrucigo de Jesuo kaj atestantino pri la malplena tombo, kiu en la Evangelio laŭ Marko 16,1;Evangelio laŭ Luko (24,10) estas indikata kiel "Maria (patrino) de Jakobo" kaj en la Evangelio laŭ Marko (15,47) "Maria (patrino) de Ioses".

Evangelio laŭ Mateo Evangelio laŭ Marko Evangelio laŭ Luko Evangelio laŭ Johano
Krucumo inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.(Mateo 27,56) Estis ankaŭ virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome; (Marko 15,40) Kaj ĉiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion. (Luko 23,49) Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena. (Jo 19,25)
Elkrucigo Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo. (Mateo 27,61) Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin. Marko 15,47) Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita. (Luko 23,55) (Johano 19,38-42)
Resurekto Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon. (Mateo 28,1) Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn, por ke ili iru kaj ŝmiru lin. (Marko 16,1) Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Johana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj… (Luko 24,10) La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraŭ mallume, al la tombo, kaj vidis la ŝtonon prenita for de la tombo (Johano 20,1)

En la katolika tradicio, kiu vidas en Johano 19,25 tri Mariajn, ŝi estas konsiderata edzino de Klopas-Alfeo, patra onklo de Jesuo, kaj do bofratino ("fratino" en la Evangelio laŭ Johano 19,25) de Maria patrino de Jesuo. Ŝi do estis patrino de la fratoj-kuzoj de Jesuo.

Se laŭ tiu teorio la Mariaj povas esti tri (Maria la patrino de Jesuo, Maria de Klopas kaj Maria Magdala (Ĉi-kaze, jen strangaĵo: la du fratinoj kun la sama nomo!), laŭ foja protestanta interpreto vidas en tiu teksto kvar virinojn: Maria la patrino de Jesuo, ties fratino, Maria de Klopas kaj Maria Magdala.

La greka teksto [2] tamen povus liveri subtenon al la solvo de la problemo: estante en Jo 19,25 nur du la konjunkcioj καὶ ("kaj") la evangeliisto ŝajnas sugesti, ke temas pri tri virinoj: “ἡ μήτηρ αὐτοῦ καὶ ἡ ἀδελφὴ τῆς μητρὸς αὐτοῦ Μαρία ἡ τοῦ Κλωπᾶ καὶ Μαρία ἡ Μαγδαληνή.” La malĉeesto de καὶ supozigas ke la virinoj estas tri.

Apokrifa kaj patristika literaturo[redakti | redakti fonton]

Maria de Klopas estas menciata plurfoje ankaŭ en la apokrifa literaturo, sed ŝanĝas ofte ŝian parencecon kun Klopas.

Laŭ la apokrifa evangelio laŭ Tomaso, ekzemple, tiu Maria estus patrino de Klopas kaj edzino de iu Tolomeo. Tiu Klopas, ĉiam laŭ la sama evangelio, estus la apostolo nomata Bartolomeo. Laŭ alia apokrifaĵo ŝi estus patrino de Jakobo la pli juna, de Jozefo, de Simono Zeloto kaj de Judaso Tadeo… El tiu hipotezo la katolika eklezio povus plifortigi ke la Maria de Klopas estas la patrino de la fratoj de Jesuo: tezo hodiaŭ rifuzata nur de kelkaj protetantoj.

La edzo de tiu Maria, nome Klopas, laŭ diversaj Patroj de la Eklezio, estus frato de [[Sankta Jozefo|Jozefo la anagrafa patro de Jesuo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni vidu ĉi-kaze la voĉon Fratoj de Jesuo.
  2. Kiel konate, la greko de la plej antikvaj manuskriptoj estis unciale skribita – majuskle – kaj seninterpunkcia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNEJO: [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]