Nora Gregor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nora Gregor
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1901 (1901-02-03)
en Gorico
Morto 20-an de januaro 1949 (1949-01-20) (47-jaraĝa)
en Viña del Mar
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj francagermanaitala
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o Ernst Rüdiger Starhemberg • Mitja Nikisch
Infano Heinrich von Starhemberg
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • aktoro
vdr

Nora GREGOR (naskiĝinta en la 3-a de februaro 1901 en Gorico, mortinta en la 20-a de januaro 1949 en Viña del Mar) estis aŭstra aktorino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gregor trejnitis aktorade en Graz kie ŝi ankaŭ unuafoje ludis. La unuajn sukcesojn ŝi havis ĉe la viena Raimund-teatrejo, poste ŝi ludis en Berlino ĉe Deutsches Theater sub la fama Max Reinhardt.

Kiel 19-jaraĝulino ŝi estis unuafoje en muta filmo. Gregor ofte prenis la rolon de juna damo, nobelino, ekzemple de Princino Zamikoff en la filmo Michael kiu temas pri la tiam skandala temo samseksemo (1924).

Ŝi venis en la 1929-a jaro Holivudon kaj partoprenis plurajn projektojn, paralele ŝi ludis sur scenejoj en Los Angeles. En 1933 ŝi revenis al Germanlando kaj ankoraŭ en la saman jaron pluiris al Aŭstrio. Ĝis 1937 ŝi estis membro de Burgteatrejo kaj nomumitis pluse Kammer-aktorino.

Edzinigis ŝin en la 2.12.1937 la Heimwehr-gvidanto Ernst Rüdiger Starhemberg (filo Heinrich naskiĝis en 1934; ŝia unua edzo estis la pianisto Mitja Nikisch, ili divorcis ĉirkaŭ 1934). Dum Anschluss ŝi troviĝis kun sia edzo en neŭtrala Svislando.

Ekzile[redakti | redakti fonton]

Pro politikaj kialoj ili ne plu rajtis reiri en la patrujon sed fuĝis en Franclandon. Tie Gregor ludis sub la reĝisorado de Jean Renoir en la filmo La règle du jeu (rolo de grafino Christine de la Chesnais; verŝajno sia plej grava filmteatra rolo). En Francio ŝia edzo aliĝis al la truparo Forces françaises libres. Fortranĉite de mono kaj okdek familibienoj, ili estis apogitaj kelkan tempon fare de la proksima amiko de Starhemberg Friedrich Mandl, aŭstra armilarmagnato.

Post la konkero de Francujo fare de ]]Wehrmacht]] ŝi estis ekde 1942 en Arĝentino. Eksedzinigite ŝi iris al Ĉilio kie ŝi ludis en lasta filmo La Fruta mordida (1944). En 1949 ŝi mortis aŭ pro apopleksio aŭ memmortigis sin. Fakto estas ke ŝi ne sentis sin hejma en Suda Ameriko. Malgraŭ ŝia granda populareco iama oni ŝi nomo hodiaŭ nur inter fakuloj estas konata.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1921: Das grinsende Gesicht
  • 1921: Meriota, die Tänzerin
  • 1921: Die Schauspielerin des Kaisers
  • 1921: Wie Satan starb
  • 1921: Die Venus
  • 1922: Meriota, die Tänzerin
  • 1922: Der Mann, der das Lachen verlernte
  • 1922: Die Tochter des Brigadiers
  • 1922: Die trennende Brücke
  • 1922: Stärker als der Tod
  • 1923: Irrlichter der Tiefe
  • 1923: Die kleine Sünde
  • 1923: Moderne Laster
  • 1924: Michael
  • 1925: Das Mädchen mit der Protektion
  • 1925: Der Mann, der sich verkauft
  • 1926: Der Geiger von Florenz
  • 1927: Eheskandal im Hause Fromont jr. und Risler sen.
  • 1930: Olympia
  • 1930: Mordprozeß Mary Dugan
  • 1931: Wir schalten um auf Hollywood
  • 1931: …und das ist die Hauptsache?!
  • 1932: But the Flesh Is Weak
  • 1933: Was Frauen träumen
  • 1933: Abenteuer am Lido
  • 1939: La règle du jeu
  • 1944: La fruta mordida

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Biografio de Gregor ĉe ÖBL.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]