Luigi Bisi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luigi Bisi
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1814 (1814-05-10)
en Milano
Morto 11-an de septembro 1886 (1886-09-11) (72-jaraĝa)
en Milano
Tombo monumenta tombejo de Milano
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Belarta Akademio de Brera
Familio
Patro Michele Bisi
Infano Emilio Bisi
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • arkitekto • botanical illustrator
vdr
Prediko en Duomo de Milano, 1837 (Artokolektoj de Fondazione Cariplo)

Luigi Bisi (Milano, 1814 – Milano, 1886) estis itala pentristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Luigi naskiĝis en familio de artistoj. La patro de Luigi, kaj ankaŭ du patroflankaj onkloj Michele kaj Giuseppe estis pentristoj. Ankaŭ la edzino de Giuseppe, kaj onklino de Luigi, Ernesta, kaj ŝia filino, nome lia kuzino Fulvia Bisi estis same pentristinoj. La filo de Luigi, Emilio, iĝos skulptisto.

Luigi Bisi kompletigis sian trejnadon kiel disĉiplo de Francesco Durelli ĉe la Brera Akademio. Li partoprenis en la ekspozicioj ĉe Brera regule el 1831 al 1872 per tema repertorio de perspektivaj rigardoj al monumentaj internoj ripetitaj en gamo de variaĵoj, kio iĝis unu el ŝiaj specialaĵoj. En 1837 li establis sian postenon ĉe la arta etoso de Milano per akrio de la aprobo de kritikistoj, kiuj priskribis lin kiel heredanto de Giovanni Migliara, kaj estis nomumita kiel membro de la dekorarta komitato de la Brera Akademio. Agnoskita sendispute kiel fondinto de la skolo de perspektiva ĝenro, li instruis perspektivon ĉe la Brera Akademio aldone al sia laboro kiel artisto.

Li servis ankaŭ por variaj restaŭraj komitatoj por gravaj konstruaĵoj en Milano kaj partoprenis kiel arkitektura desegnisto en tuta gamo de konkurencoj por renovigo de la urbaj monumentoj kadre de la post-unuiga tendenco por urba revivado. Lia kariero venis al pinto per la ricevo de la prestiĝa premio de la Ordeno de la Krono de Italio (1872) kaj nomumado kiel prezidento de la Brera Akademio (1880). Inter liaj disĉiploj estis Leopoldo Burlando kaj Giovanni Pessina.

Referencoj[redakti | redakti fonton]