Magda Kósáné Kovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magda Kósáné Kovács
Persona informo
Naskonomo Kovács Magda
Naskiĝo 4-an de novembro 1940 (1940-11-04)
en Budapeŝto
Morto 27-an de julio 2020 (2020-07-27) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Judit N. Kósa
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Magda Kósáné Kovács [kOŝAnE kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kósáné Kovács Magda estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, instruisto. La origina nomo (antaŭ la geedziĝo) estis Kovács Magda. Ŝi naskiĝis la 4-an de novembro 1940 en Budapeŝto kaj mortis la 27-an de julio 2020.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Magda Kósáné Kovács maturiĝis en sia naskiĝurbo en 1958, en la sekva jaro ŝi plulernis 2 jarojn en Universitato de Debrecen. Ŝi edziniĝis en 1961, post jaroj ŝi naskis 2 filinojn, poste ŝi revenis al Budapeŝto, kie ŝi plulernis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, fine ŝi akiris diplomon en 1964. Ŝi ankaŭ instruis en gimnazio inter 1964 kaj 1972. Ŝi aliĝis al la socialistoj en 1967. Ŝi doktoriĝis en 1969, post jaroj ŝi estis viclernejestro. Ekde 1974 ŝi instruis en vespera partia universitato, post 3 jaroj ŝi ricevis postenon en la sindikato. Ŝi estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 1998, eĉ ŝi estis ministro pri laboro en la jaroj 1994 kaj 1995 en la kabineto Horn.[2] Fine ŝi estis deputito en la Eŭropa Parlamento.[1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]