Aurelio de la Vega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aurelio de la Vega
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1925 (1925-11-28)
en Havano
Morto 12-an de februaro 2022 (2022-02-12) (96-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponistojuristo • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.aureliodelavega.com
vdr

Aurelio de la VEGA Saavedra (naskiĝinta la 28-an de novembro 1925 en Havano mortis la 12-an de februaro 2022) estis usona juristo, muzikkritikisto kaj komponisto de kuba deveno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis komence jursciencojn ĉe la universitato de Havano. Pli malfrue li studis kompozicion ĉe Konservatorio Ada Iglesias en Havano. Krom tio li studis de 1943 ĝis 1946 ĉe la komponistoj Fritz Kramer en Havano kaj de 1947 ĝis 1948 ĉe Ernst Toch en Losanĝeleso.

Li estis dekano de la muzikscienca fakultato de la Universitato de la Oriento en Santjago de Kubo, konsilanto de la Nacia Kulturinstituto kaj vicprezidanto de la Havana Filharmonia Orkestro. Ekde 1952 ĝis 1954 li gastinstruis en Usono. En 1959 li translikiĝis al Kalifornio kaj fariĝis muzikprofesoro kaj estro de la elektronika muzikstudio de la Kalifornia Ŝtata Universitato en Losanĝeleso. En 1966 li ricevis la usonan civitanecon.

Lia komponaĵo Adiós (1977) estas dediĉita al la Losanĝelesa Filharmonia Orkestro sub Zubin Mehta.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Kennedy: The Oxford Dictionary of Music. Oxford University Press, ISBN 0-19-869162-9, Oksfordo 1994, p. 916 s.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]