Michał Tombak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michał Tombak
Persona informo
Naskonomo Михаил Борисович Томбак
Naskiĝo 4-an de septembro 1953 (1953-09-04) (70-jaraĝa)
en Karagando
Lingvoj rusapola vd
Loĝloko Łódź vd
Ŝtataneco SovetunioPollando vd
Alma mater Russian National Research Medical University vd
Familio
Edz(in)o Bogumiła Tombak vd
Profesio
Okupo folklora kuracisto • instruisto • verkisto de nefikcio vd
Verkado
Verkoj Can We Live 150 Years? vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michał Tombak, plene Michaił Borisowicz Tombak, per cirilaj literoj Михаил Борисович Томбак[1] (naskiĝinta la 4-an de septembro 1953 en Karaganda),[1][2] estas kemiisto kaj biologo de pola familia origino, naskiĝinta kaj kreskiĝinta en Rusio. Li publikigis plurajn popular-sciencajn librojn pri sana vivstilo, origine en la pola, kiuj ĝis la jaro 2015 tradukiĝis al dek du eŭropaj lingvoj.

Komence de sia kariero, li aliĝis al la rusia skolo de parapsikologio, sed post iom da tempo revenis al la science pruvebla naturmedicino. De 1990 ĝis 1996 li estis la direktoro de la Scienca Centro de Sano de la konzerno Ramaks-Elektronik en Moskvo. De meze de la 1990-aj jaroj li vivas en Pollando. En 1997, en Rusio li doktoriĝis, kaj en 2003 li ricevis de la rusa Centro por Internaciaj Akademiaj Kvalifikoj titolon de instruisto de la fakoj lasera medicino, kirurgio kaj medicina lasera teknologio. En la sama jaro li iĝis membro de Scienca Lasera Akademio de la Rusa Federacio.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Miĥal Tombak estas la aŭtoro de libroj pri sano kaj resanigo:

  • Kiel vivi longe kaj sane (pole Jak żyć długo i zdrowo)
  • Sanigu la nesanigeblan (pole Uleczyć nieuleczalne)
  • Vojo al sano (pole Droga do zdrowia)
  • Ĉu eblas vivi 150 jarojn? (pole Czy można żyć 150 lat?)

Liaj libroj pri sano ĝis la jaro 2015 tradukiĝis al dek du eŭropaj lingvoj - la angla, ĉeĥa, germana, greka, hispana, litova, korea, norvega, rumana, slovaka, sveda kaj turka.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]