Ames Research Center

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ames Research Center
emblemo
NASA facility • esplora institucio • esplorcentro • kosmocentro
Komenco 20-a de decembro 1939 vd
Geografia situo 37° 24′ 43″ N, 122° 3′ 45″ U (mapo)37.411805555556-122.06241666667Koordinatoj: 37° 24′ 43″ N, 122° 3′ 45″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Mountain View
Ames Research Center (Kalifornio)
Ames Research Center (Kalifornio)
DEC
Ames Research Center
Ames Research Center
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Ames Research Center
Ĉefestro(j) Pete Worden vd
Filioj Research Institute for Advanced Computer Science vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ames Research Center (ARC) (prononcu:[E:MS RIserĉ SENtr]) situas en Moffett Field, Kalifornio.

ARC estas fondita la 20-an de decembro 1939 kiel la dua laboratorio de la National Advisory Committee for Aeronautics (NACA), kaj poste transprenita de NASA en 1958.

La sidejo de Sunnyvale en Moffett Field estis elektita en oktobro 1939 de la Komitato 'Charles Lindbergh', kunigita de la registaro en aŭgusto 1939. La Ames Aeronautical Laboratory (nun la Ames Research Center) estis nomita laŭ Joseph Ames, la prezidanto de la Universitato Johns Hopkins.

La ARC kovras la jenajn aktivecojn: aeronaŭtika esplorado, vivoscienco, spacoscienco kaj teknologia esplorado, speciale informadika teknologio, inkludante maŝina lernado kaj artefarita inteligenteco.

La centro posedas la plej grandan en la mondo ventotunelon, tamen ĝi estis sentaskigita en 2003.

NASA suferis kelkajn budĝetajn tranĉojn de la registaro de Bush post la akcidento de la spaca navedo en 2003. Kaj tiuj buĝetaj malaltigoj trafis ankaŭ ARC-on.

En la 28-a de septembro 2005, la firmao Google kaj Ames Research Center komunikis la komencajn interkonsentojn pri longtempa partnereco. Cele al serĉado de enĝinieraj talentuloj, Google (Guglo) planas konstrui grandan sidejon en la ARC.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]