Károly Gefferth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Gefferth
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1901 (1901-01-28)
en Újkécske
Morto 29-an de aŭgusto 1992 (1992-08-29) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Károly Gefferth [kAroj gefert], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gefferth Károly estis hungara kuracisto, radiologo, profesoro.

Károly Gefferth [1] naskiĝis la 28-an de januaro 1901 en Újkécske. Li mortis la 29-an de aŭgusto 1992 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Gefferth akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1924. Inter 1924 kaj 1930 li laboris en institutoj de Heidelberg, Tübingen, Bonn. Hejmenveninta li laboris en hospitalo pri malriĉuloj en Budapeŝto ĝis 1948, poste li estis docento en kliniko. En 1948 li estis nomumita privata profesoro, post 4 jaroj li kandidatiĝis. En 1971 li pensiuliĝis, tamen li restis plu aktiva en la medicino. Li okupiĝis ĉefe pri kuracado de infanoj, li estis la unua hungara radiologo pri infanoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A sziklacsontok összehasonlító felvétele (1944)
  • A csecsemőkori aspecifikus tüdőgyulladások röntgendiagnosztikájának egyes kérdéseiről (1954)
  • Röntgendiagnostik der Sauglingspenumininien (1962)
  • History of Hungarian Pediatric Radiology (lasta kontribuo)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo "Gefferth Károly"

Fontoj[redakti | redakti fonton]