Knabino de Egtved

El Vikipedio, la libera enciklopedio
arbotrunka ĉerko de Knabino de Egtved ĉe la Nacia Muzeo de Danio.

La Knabino de Egtved (ĉ. 1390 - 1370 a.K.) estis knabino de Nordia bronzepoko, kies bone konservitaj restoj estis malkovritaj ekster Egtved, Danio en 1921. Ŝi aĝis 16-18 jarojn ĉe morto, estis svelta, 160 cm alta, havis mallongan, blondan hararon kaj bone prizorgitajn ungojn. Ŝia entombigo estis datita per dendrokronologio al 1370 a.K. Ŝi estis malkovrita kune kun cindrigitaj restaĵoj de infano en tumultombo proksimume 30 metrojn larĝa kaj 4 metrojn alta. Nur la knabinaj haroj, cerbo, dentoj, ungoj kaj iom de ŝia haŭto konserviĝis.

Entombigo[redakti | redakti fonton]

La tumultombo estis elfosita en 1921, kaj oni trovis oriente-okcidente situigitan ĉerkon. Ĝi estis transportita en protektita kondiĉo al la Nacia Muzeo de Danio en Kopenhago, kie oni malfermis ĝin kaj oni malkovris la Knabinon de Egtved.

Ŝi estis entombigita plene vestita sur bovoledo en la ĉerko. Ŝi surportis lozan korsaĵon kun manikoj atingante la kubuton. Ŝi havis nudan talion kaj surportis mallongan kordan jupon. Ŝi havis bronzajn braceletojn kaj lanan zonon kun granda disko ornamita kun spiraloj kaj pikoj. Ĉe ŝiaj piedoj kuŝis la cindrigitaj restaĵoj de infano aĝa 5-6 jarojn. Ĉe ŝia kapo estis malgranda betula arboŝela skatolo, kiu enhavis alenon, bronzajn pinglojn kaj harreton.

Antaŭ la ĉerko estis fermita ŝi estis kovrita per litkovrilo kaj bovoledo. Floranta milfolia akileo (indikante someron dum entombigo) kaj sitelo de biero farita el tritiko, mielo, miriko kaj ruĝa vakcinio estis metitaj sur la supraĵo. Ŝia karakteriza kostumo, kiu kaŭzis senton, kiam ŝi estis elterigita en 1920, estas la plej bone konservita ekzemplo de stilo nun konata esti ĝenerala en Norda Eŭropo dum la bronzepoko. La bona konservado de la knabino estis pro la acidaj marĉaj kondiĉoj de la grundo, kio estas komuna kondiĉo de tiu lokaĵaro.

Analizo de stroncio en siaj haroj, ungoj kaj dentoj indikas ke ŝi verŝajne devenas de Nigra Arbaro, kaj estis vojaĝinta multe.

Rekonstruo[redakti | redakti fonton]

La kostumo estis rekonstruita por la Nacia Muzeo de Danio fare de la Eksperimenta Centro Lejre kaj estas por ekspozicio tie. Rekonstruita aro de vesto, same kiel detaloj de la elfosado estas prezentitaj en la muzeo Knabino de Egtved, ĉe la elfosaĵejo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]