Stars and Stripes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stars and Stripes

emblemo

taggazeto • retgazeto • military newspaper

Posedata de Usona ministerio pri defendo vd

Retejo http://www.stripes.com/
vdr

Stars and Stripes (trad. Steloj kaj strioj, alude al la usona flago) estas usona gazeto kiu informas pri temoj tuŝantaj al la membroj de la Usona armeo. Ĝi funkcias el la interno de la Usona Departemento de Defendo, sed ĝi estas eldone separata el ĝi, kaj la protekto de la Unua Amendo estas garantiita de la Usona Kongreso, al kiu sendependa defendanto, kiu servas al la interesoj de la legantoj, regule informas. Krom retejo, Stars and Stripes publikigas kvar ĉiutagajn preseledonojn por la militservaj membroj servantaj transmare; tiuj eldonoj en Eŭropo, Mezoriento, Japanio, kaj Sudkoreio estas ankaŭ disponeblaj senpage en elektronika formato, kaj estas ankaŭ sep ciferecaj eldonoj.[1] La gazeto havas siajn sidejojn en Vaŝingtono[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Site Map. Stripes. Alirita 2013-02-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-07-08. Alirita 2021-09-05.
  2. "Contact Us Arkivigite je 2010-09-29 per la retarkivo Wayback Machine." Stars and Stripes. Alirita la 12an de Oktobro, 2010. "529 14th Street NW, Suite 350, Washington, D.C. 20045-1301."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]