Friedrich Chrysander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Chrysander

Karl Franz Friedrich Chrysander (naskiĝis la 8-an de julio 1826, mortis la 3-an de septembro 3 1901) estis germana muzikhistoriisto, muzikkritikisto kaj eldonisto, kies eldono de la verkoj de Georg Friedrich Händel kaj eseoj pri multaj aliaj komponistoj donis al li la renomon esti pioniro de la muzikscienco en la 19-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita en Lübtheen en la grandduklando Meklenburgo-Schwerin, Chrysander estis filo de muelisto. En 1853 li doktoriĝis pri filozofio en la universitato de Rostock. Liaj studoj fokusiĝis pri muziko, kaj li komencis profesie eldoni muziknotojn de klasikaj komponistoj, parte de de la verkoj de Georg Friedrich Händel. Krome, li interalie konatiĝis pro remalkovro kaj aĉeto de la originala notaro de la Meso en B minora de Johann Sebastian Bach, kiun li malavare je sama prezo pluvendis al la Reĝa Biblioteko en Berlino. Alia fokuso estis, en kunlaborado kun Johannes Brahms, eldonado de la kolektita notaro de klavicena muziko de François Couperin la Aĝa, eldonita de 1871 ĝis 1888. Li mortis en Bergedorf, tiam memstara komunumo, kiu nun estas parto de Hamburgo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]