Stephan Ladislaus Endlicher

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stephan Ladislaus Endlicher [endliĥer], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj personaj nomoj Endlicher István László estis hungarlandana-aŭstra botanikisto, profesoro. Lia oficiala botanika mallongigo estas "Endl".

Stephan Ladislaus Endlicher

Stephan Ladislaus Endlicher [1] naskiĝis la 24-an de junio 1804 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 28-an de marto 1849 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endlicher doktoriĝis el filozofio en 1823 en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto. Ekde 1828 li laboris en biblioteko en Vieno, ekde 1836 li havis postenon en la sama urbo en muzeo. Li kreis novan katalogan sistemon pri plantoj, krome li verkis la unuan germanan gramatikan libron pri la ĉina lingvo. En 1840 li estis nomumita profesoro de la universitato, samtempe gvidanto de la botanika ĝardeno. Li estis membro de la aŭstra kaj germana parlamentoj. Li okupiĝis ankaŭ pri la hungara historio, tial li estis akuzita kiel revoluciulo. Li sinmortis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Anonymi Belae Regis notarii de gestis Hungarorum liber (1827)
  • Flora Posoniensis (1830)
  • Genera plantarum secundum ordines naturales disposita (1838–40)
  • Grundzüge einer neuen Theorie der Pflanzenzeugung (1838)
  • Rerum Hungaricarum Monumenta Arpadiana (1849)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]