Katalin Kovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KOVÁCS Katalin [kova'ĉ katalin] estas naskiĝa nomo de Kati Kovács, kantistino; Kata Dobó aktorino. (Similsona estas Katalin Kováts)


Katalin Kovács
Persona informo
Naskiĝo 29-an de februaro 1976 (1976-02-29) (48-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Kovács Katalin (Budapest 29-an de februaro, 1976) estas konata kaj sukcesa kajakistino, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono en Hungario.

Ŝi komencis kajakumi en Budapest Spartacus, sub gvido de trejnistino „Schmidtné Palovics Angyal”. Poste ŝi trejnis sin en MTK sub gvido de Katalin Rozsnyói.

Ŝi partoprenis en la Olimpiko de Atlanta kiel rezervulo, sed en 2000, en la Olimpiko de Sydney kiel plenrajta konkursanto. Tiam ŝi venkis en la kajaka kvaropo, poste kun Szilvia Szabó en duopo arĝentajn medalojn.

Post la olimpikaj sukcesoj, ŝi komencis konkursi en unuopo kaj en 2002 venkis en ĉiu konkurso, kiujn ŝi partoprenis. Ŝi estas 12-obla monda ĉampiono, 7-obla Eŭropa ĉampiono. En 2002 ŝi iĝis la kajakisto de la jaro laŭ balotoj de la sportaj ĵurnalistoj. En 2003 ŝi estis kunigita mondpokala venkisto.

Dum la Olimpiko de 2004 ŝi venkis kun Natasa Dusev-Janics oran medalon en duopo, en 500-metra konkurso, en la kvaropo ili gajnis arĝenton. Tiu duopo iĝis tre sukcesa.

Ŝia fianĉo estas Ervin Hoffmann, kanua konkursisto.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.