Fritz Eckhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fritz Eckhardt
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1907 (1907-11-30)
en Linz
Morto 31-an de decembro 1995 (1995-12-31) (88-jaraĝa)
en Klosterneuburg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo aktoroscenaristoverkistofilmreĝisoro • televida aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fritz ECKHARDT (naskiĝinta la 30-an de novembro 1907 en Linz, mortinta la 31-an de decembro 1995 en Klosterneuburg) estis aŭstra aktoro, reĝisoro, verkisto kaj kabaretisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de teatrestro trejnitis kiel aktoro en Vieno kaj havis sian unuan publikan surscenejan aperon en Stuttgart en 1924. Post engaĝiĝoj ĉe provincaj teatrejoj li venis en la aŭstrian ĉefurbon en 1935 ĉe "Lieber Augustin" kaj en 1936 ĉe "ABC". Tie li aktoris kaj moderigis distrigante, sed ankaŭ surscenejigadis. Inter 1939-44 li skribis anonime plurajn teatraĵojn por la aktoroj de "Wiener Werkel". En la 1.6.1945 li remalfermis la teatrejon "Lieber Augustin" kune kun Carl Merz, kiu ekestris, kaj Kurt Nachmann. Inter 1946-48 Eckhardt gvidis la vienan Künstlertheater. En 1947 li deĵoris ĉe "Kleines Brettl" kaj verkadis ankaŭ por aliaj kabaretoj de Germanlingvio.

Perfilma famiĝo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ filme li furoris kiel scenaristo kaj aktoro. Danke al roloj en la televidserioj Hallo ... Hotel Sacher, Portier, "Tatort (li estis la nekonfuzebla inspektoro Marek) kaj Wenn der Vater mit dem Sohne ... (kun Peter Weck) li famiĝis ene kaj ekstere de sia patrujo. Krome li verkis pli ol 30 teatraĵojn kaj filmscenarojn, i.a. Die Familie Leitner.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1987: Ehrenring der Stadt Wien
  • Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst I. Klasse
  • 1973: Goldenes Ehrenzeichen des Landes Wien
  • 1974: Goldene Kamera

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Eckhardt, Fritz, Mit einem Lächeln durchs Leben. Erinnerungen. Aufgezeichnet von H. (Hademar) Bankhofer. Kremayr & Scheriau, Wien 1981
  • Ich erinnere mich gern. 1989.
  • Ein Schauspieler muß alles können. Mein Leben in Anekdoten. Mit 65 Fotos und 18 Textillustrationen. Herbig, München 1989

Fonto[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe kabarettarchiv.at Arkivigite je 2016-01-11 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]