Analoj de Printempo kaj Aŭtuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
春秋
literatura verko • libro de historio
Aŭtoroj
Aŭtoro Konfuceo
Lingvoj
Lingvo ĉina lingvo
Eldonado
vdr

La Analoj de Printempo kaj Aŭtuno (ĉine tradicie 春秋, pinjine Chūnqiū) estas antikva ĉina kroniko kiu estis unu el la kernaj klasikaj tekstoj de la ĉina kulturo ekde antikvaj tempoj. La Analoj estas la oficiala kroniko de la ŝtato Lu, kaj kovras 241-jaran periodon inter la jaroj 722 kaj 481 antaŭ nia erao. Ĝi estas la plej frua konservita ĉina historia teksto kiu estis aranĝita en anala formo. Ĉar ĝi estas tradicie konsiderata esti kompilita de Konfuceo (post kiam tiun opinion publikigis Menceo), ĝi estis konsiderata kiel unu el la Kvin Klasikaĵoj de ĉina literaturo.

La Analoj dokumentigas la ĉefajn okazaĵojn kiuj okazis en Lu dum ĉiu jaro, kiel ekzemple la akirojn de novaj teritorioj, nuptojn, mortojn kaj entombigojn de regantoj, batalojn, oferajn ritojn observatajn, astronomiajn fenomenojn konsiderataj rite gravaj kaj naturajn katastrofojn.

Dum la periodo de Militantaj Regnoj, kelkaj komentoj al la Analoj estis kreitaj kiuj provis ellabori aŭ trovi pli profundan signifon en la mallongaj tekstopartoj de la Analoj. La Komento de Zuo (左傳, Zuozhuan, la plej konata de tiuj komentoj, mem fariĝis klasikaĵo ĉina literaturo, kaj estas la fonto de pli da ĉinaj diraĵoj kaj idiomaĵoj ol iu ajn alia klasika verkaĵo.

La periodo de Printempo kaj Aŭtuno en la historio de Ĉinio estas nomata laŭ la analoj.