Insulo Anvers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Anvers
insulo
Akvejo Suda oceano
Insularo arkipelago Palmer
Geografia situo 64° 36′ S, 63° 30′ U (mapo)-64.6-63.52761Koordinatoj: 64° 36′ S, 63° 30′ U (mapo) f1
Insulo Anvers (Antarkta duoninsulo)
Insulo Anvers (Antarkta duoninsulo)
DEC
Insulo Anvers
Insulo Anvers

Map

Longo 74 kmf2
Larĝo 55 kmf3
Areo 2 432 km² f4
Plej alta loko 2 761 mf5
Loĝantaro 20 Stadianaro (vintre)
<1 loĝ./km²
Ĉefa loko Palmer-stacio
vdr

La insulo Anvers (ankaŭ insulo Antwerpen aŭ insulo Antverpeno) estas insulo en la Ĉeantarkto, antaŭ la bordo de la norda parto de la Antarkta duoninsulo (Lando de Graham).

La insulo Anvers estas la plej granda insulo de la arkipelago Palmer. Ĝi estas 74 km longa kaj 55 km larĝa[1] kaj havas areon de 2432 km².[2] La plej alta monto de la insulo estas la 2761 m alta Mount Français.[3]

Inter la insulo Anvers en la okcidento kaj la insulo Wiencke en la sudoriento situas la Neumayer-kanalo, pejzaĝe ĉarmega markolo kun polusaj montaraj pejzaĝoj kaj apikaj deklivaj glaĉeroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1830/32 la insulo Anvers estis ekvidita de John Biscoe. En 1873/74 Eduard Dallmann esploris la akvejojn ĉe la okcidenta bordo de la insulo kaj malkovris la golfeton Hamburghafen kaj la antaŭe situantaj insuloj Gossler kaj Rosenthal.

La nomon Anvers la insulo ricevis en 1898 de la Belgica-ekspedicio sub la gvidado de Adrien de Gerlache laŭ la franca nomo de la urbo Antverpeno en Belgio. La unua ekspedicio de Charcots esploris en 1904 la sudokcidentan bordon de la insulo Anvers.

Sur la insulo Anvers troviĝis de 1955 ĝis 1958 la brita stacio N. Post fino de la geologiaj kaj geodeziaj laboroj la stacio esti luis en la jaro 1963 al la Usona Palmer-stacio, kiu situas proksime. La usonaj esploristoj uzis la stacion ekde 1965 kiel biologia laboratorio. Ĉe renovigaj laboroj fare de la British Antarctic Survey (BAS) la konstruaĵo forbrulis la 28-an de decembro 1971, tiel ke ankaŭ la bazo por la subteno de la aertransporto foriĝis. ĉi tiu parto de la aktivaĵoj estis transigita en 1973 al la insulo Adelaide (stacio T de BAS), post kiam ankaŭ la varfo por surskiaj aviadiloj iom post iom pli malfacile  fariĝis uzeblaj.

En la arkta somero 1990/91 la ankoraŭ restinta rubo kaj defalaĵoj estis forigita enkadre de United States Antarctic Program, nur la betonfundamentoj restis.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Stewart: Antarctica – An Encyclopedia. vol. 1, McFarland & Co., Jefferson und London 2011, ISBN 978-0-7864-3590-6, p. 67
  2. UNEP Islands Arkivigite je 2013-05-01 per la retarkivo Wayback Machine angle
  3. Mount Français sur Peakbagger.com angle
  4. BAS

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]