Luca della Robbia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luca della Robbia
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1399 (1399-07-01)
en Florenco
Morto 10-an de februaro 1482 (1482-02-10) (82-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Ŝtataneco Respubliko Florenco
Familio
Frat(in)o Marco della Robbia
Parencoj Andrea della Robbia
Okupo
Okupo skulptisto • ceramikisto
Verkoj Cantoria by Luca della Robbia
Cantoria by Donatello
vdr

Luca della Robbia estis florenca artisto ligita al klasikismo plej pura karakterizita per grandrigora formala stilo grandzorga en la bellaborado kaj detaloj. Hodiaŭ li famas pro sia perfektigo de la tekniko de la vetrigita terakoto, startanta pruduktadon akirontan grandan sukceson pro ĝia komiksado de pentro kun skulpturo rezistanta samtempe al la atmosferaj faktoroj. Liaj verkoj, kiel la rafinitaj Madonoj, la bustoformaj portretoj, ofte emanas la espriman forton de samepokaj verkoj de Donatello, Andrea del Verrocchio kaj Filippo Lippi.

Luca della Robbia: Madonno kun la Infano kiu montras kartuŝon. (1446-1449), Galerio de la Spedale degli Innocenti, Florenco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lernado kaj aktiveco kiel oraĵisto[redakti | redakti fonton]

Procesia kruco (detalo), Muzeo de la Duomo, Florenco.

Li naskiĝis en 1400 ĉirkaŭ en Florenco, el Simono Marko Vanni. La naskiĝa hejmo certe estis tro malgranda ĉar devis gastigi la familiojn de du onkloj. Simono, patro de Luca, ĝin vendis kaj luis vastan establon ĉiam en la sama uba zono.
La patro lin konfidis al “Leonardo di ser Giovanni” ĉe kiu Luca lernis la artojn de la desegno kaj de la modlado de la vakso. Tiuepoke estis kutimo ekfarigxi oraĝisto ĉe majstro: Luca engaĝiĝis kun sia persona proverba pacienco.
De la oraĵisto Luca della Robbia, aktiveco al kiu li aplikiĝis laŭlonge de tuta sia vivo, malmulto konserviĝas sub lia nomo: ekzemple, estas indikata la medaljono kun la korpaspekta kolombo de la Sankta Spirito (Nacia Muzeo del Bargello]] aŭ la surstanga kruco en la muzeo de la Duomo de Florenco.

En 1414 Luca eniras la “bottega”n (arta laborejo) de de Nanni di Banco, kaj tiun helpis en verkoj en la florenca Duomo, poste kunlaboras ankaŭ en aliaj bottega (j), Post la morto de sia maĵtro Nanni di Banco (1421), li translokiĝis ĉe Donatello kie forte amikiĝis kun Bruneelleschi.

Skulptura aktiveco[redakti | redakti fonton]

Ĥorejo de la Duomo de Florenco (1431-1438), de Luca della Robbia.

.

La 1-an de septembro de 1432 Luca enmatrikuliĝis en la arto pri “Ŝtono kaj Ligno” fariĝante tiel profesie vera skulptisto. Lia unua tiutipa verko estis la Horejo de la Duomo de Florenco”, (1438) formita de balkona koridoro kun aliaj elementoj klasistilaj. La reljefoj formas pasaĵon de la salmo 150 kies teksto malsupre legiĝas en majusklaj formo. La verko montras la plenan maturecon de la artaj kvalitoj de Luca kiu povas rivali kun la Ĥorejo de sia majstro Donatello.

Inter 1437 kaj 1438 Luca realigis la kvin kahelojn koncernantajn la Liberalajn Artojn, kiuj kompletis lareliefojn de la kampanilo de Giotto.

<Galerio>[redakti | redakti fonton]

Luca ceramikisto[redakti | redakti fonton]

(Citaĵo)”Posedante mirindan praktoikon en la tero, kiun li grandsetalege modlis, Luca trovis la manieron vetrigi la terakoton per la fajro, tiamaniere ke ĝin povu damaĝi nek vento nek akvo. Tian eltrovon li laŝis al siaj filoj heredantaj de tiu sekreto. (Giorgio Vasari, Le vite de' più eccellenti pittori, scultori e architettori.

Madono de Santa Maria Nuova-Museo nazionale del Bargello (Florenco).
La Visitazione de Pistoia (1445 ĉirkaŭ).
Funebra monumento al nBenozzo Federighi (1454-1457).

En tiuj jaroj li daŭrigis eksperimenti sur vigrigita ceramiko sukcesante akiri novan perfektan rezulton en marmora bronza terakota, nome en ciborio. La vetrigita ceramiko estis, laŭ Vasari, poso T ellanorado, aplikitata kun la “vetrina”, nome miksaĵo de stano kaj aliaj elementoj ĝis produkti fiksan brilatecon.
Liaj tiutipaj kreaĵoj havis tujan enorman sukceson: Luca en 1439 definitive forlasis skulpturon por sin tute dediĉi al novala ceramikado altirane la simpation kaj protekton de la reganta familio Mediĉoj. Li per siajn artajoj beligis la Kapelon dePazzi, la Bazilikon de Sankta Kruco kaj inundis Florencon per sia arta ennovaĵo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • AA.VV., I della Robbia e l'arte nuova della scultura invetriata. Catalogo della mostra, Giunti Editore, Firenze 1998
  • I Della Robbia. Il dialogo tra le Arti del Rinascimento, a cura di Giancarlo Gentilini con la collaborazione di Liletta Fornasari, cat. di mostra, Milano, Skira, 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]