Ricevanto (komunikado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ricevanto (biologio).

Ricevanto, en teorio de la komunikado, estas la agento (persono aŭ teamo, aliokaze aparataro) kiu ricevas la mesaĝon, signalon aŭ kodon (komunikado) elsendita de sendanto, transmitilo aŭ elsendilo; estas la destinito kiu ricevas la informon sufiĉe. La ricevanto devas realigi procezon inversan al tiu de la sendinto, ĉar devas deĉifro kaj interpreti la signojn uzitajn de la sendinto; tio estas, malkodigas la simbolojn ricevitajn de la sendinto por kompreni la mesaxgon. La sendinto kaj la ricevanto devas uzi la saman kanalon (se la ricevanto ne aŭdas el malproksime la sonon de la televidilo, ne okazas komunikado) kaj devas koni la saman kodon (se la ricevanto aŭdas la sonon de la televidilo sed ne scipovas la uzitajn lingvon ekzemple la turkan, se oni ne lernis ĝin, ne okazas komunikado).

Ĉar oni parolas pri persono kiu povas kompreni la mesaĝon, oni parolas pri ricevanto; se oni parolus pri maŝinoj, oni povas paroli pri ricevilo.