Pan Africanist Congress of Azania

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pan Africanist Congress of Azania (antaŭe simple Pan Africanist Congress, mallongigite PAC; esperante Tutafrikisma Kongreso de Azanio) estas politika partio en Sudafriko. Ĝin fondis Robert Sobukwe, Potlako Leballo kaj aliaj kiuj forlasis la Afrikan Nacian Kongreson (ANC) en 1959. La ĉefa motivo de la skismo estis la decido de la ANC akcepti la Ĉarton de Libereco (1955) anstataŭ la Programo de Agado (1949). Post la Masakro de Sharpeville en 1960, la sudafrika (apartisma) registaro kontraŭleĝigis la du organizojn (PAC kaj ANC), kaj responde PAC fondis sian armeon, la Azania Popola Liberiga Armeo, kiu en 1994 post la falo de la apartisma registaro kunfandiĝis en la nacian armeon.

La kerna aserto de PAC estis tio, ke nur afrikanoj, kiuj lojalas nur al Afriko, devus regi Sudafrikon. Sobukwe en sia inaŭgura parolado diris, "Ni celas, politike, al regado de afrikanoj fare de afrikanoj, por la afrikanoj, rigardante ĉiun, kiu ŝuldas sian lojalecon nur al Afriko, kaj kiu pretas akcepti la regadon de afrikana plejmulto, kiel afrikanon."[1] La panafrikanismo de PAC havas tri principojn: naciismo, socialismo, kaj kontinenta unueco. Ĝi tiras siajn ideojn grandaparte el la instruoj de Anton Lembede, George Padmore, Marcus Garvey, Martin Delany, Kwame Nkrumah, kaj W. E. B. Du Bois.

Lastatempe la partio spertas internan ĥaoson, kaj ne estas klare, kiu ĝin estras. En naciaj elektoj la partio falis de 5 seĝoj parlamentoj en 1994 al 3 en 1999 kaj 2004, kaj laste al 1 en 2009 kaj 2014.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Koncizigita el la angla Vikipedio.