Anders Johan Lexell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anders Johan Lexell
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1740 (1740-12-24)
en Turku
Morto 11-an de decembro 1784 (1784-12-11) (43-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj sveda
Loĝloko SvedioRusio
Ŝtataneco SvedioRusia Imperio
Alma mater Reĝa Akademio de Åbo (Turku)
Familio
Patro Jonas Lexell
Okupo
Okupo astronomo • matematikisto • fizikisto • universitata instruisto
vdr

Anders Johan Lexell (24a de Decembro 1740 - 11a de Decembro (malnovstile 30a de Novembro) 1784) estis sved-finna astronomo, matematikisto, kaj fizikisto kiu paŝis plej el sia vivo en Rusio, kie li estis konata kiel Andrei Ivanoviĉ Leksel (Андрей Иванович Лексель).

Lexell faris gravajn malkovrojn en trigonometrio kaj ĉiela mekaniko; tiuj lastaj kondukis al la nomigo de kometo en lia honoro. La Grande Encyclopédie asertas ke li estis la elstara matematikisto de sia tempo kiu kontribuis al la sfera trigonometrio per novaj kaj interesaj solvoj, kiujn li uzis kiel bazo por sia esplorado de kometoj kaj planetmovado. Lia nomo estis donita al teoremo de sferaj trianguloj.

Lexell estis unu el plej fekundaj membroj de la Rusa Akademio de Sciencoj tiame, kaj publikigis 66 artikolojn en 16 jaroj de laboro tie. Aserto atribuita al Leonhard Euler esprimas sian altan konsideron de la verkaro de Lexell: "Krom Lexell, tia artikolo povus esti verkita nur de D'Alembert aŭ de mi".[1] Ankaŭ Daniel Bernoulli laŭdis lian verkaron, verkante en letero al Johann Euler "Plaĉas al mi la verkoj de Lexell, ili estas profundaj kaj interesaj, kaj ilia valoro pliiĝas eĉ plie pro lia modesto, kio ornamas la grandajn homojn".[2]

Lexell ne edziĝis, kaj restis intima amiko de Leonhard Euler kaj de sia familio. Li atestis la morton de Euler je lia hejmo kaj sukcedis lin ĉe la profesoreco de la matematika departemento ĉe la Rusa Akademio de Sciencoj, sed li mortiĝis jam la venontan jaron. La asteroido 2004 Lexell estas tiele nomita en lia honoro, same kiel la luna kratero Lexell.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1784) “Precis de la vie de M. Lexell”, Nova Acta Academia Scientarum Imperialis Petropolitanae 2, p. 16–18. 
  2. (1776-02-24) “none”, Uchenaya Korrespondentsiya 62 (48).