Skidmore, Owings & Merrill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skidmore, Owings & Merrill
arkitektura firmao vd
Dum 1936 - nekonata/nuntempe
Jura formo privata firmao
Fondintoj Louis Skidmore • Nathaniel A. Owings • John Merrill vd
Sidejo Ĉikago
Lando Usono
Agokampo turdomo
TTT Oficiala retejo
vdr
la turdomo Lever House en la Parka Avenuo de Novjorko, konstruite en 1951 kaj 1952

Skidmore, Owings & Merrill (la kaj-signo en la angla reprezentas la vorteton and) estas unu el la plej grandaj arkitektaj firmaoj de la mondo. Sian ĉefan oficejon la entrepreno havas en Ĉikago, kaj filioj estas en Los-Anĝeleso, Novjorko, San-Francisko, Vaŝingtono, Londono, Honkongo, Ŝanhajo kaj Bruselo.

Signifo[redakti | redakti fonton]

La arkitekta entrepreno interalie en Novjorko post la Dua Mondmilito konstruis turdomojn de la tipe postmilita moderna stilo, kiuj influiĝis per la kreaĵoj de Mies van der Rohe. Domoj kiel la turdomo Lever House en la Parka Avenuo estis konstruaĵoj plenaj je vitro kaj ŝtalo, kiuj instigis tutmonde aplikatan stilon de funkcia oficeja arkitekturo en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. La entrepreno povis plani plurajn el la siatempe plej altaj konstruaĵoj de la mondo. Ekzemplo estas la turdomo Sears, intertempe nomata Willis en Ĉikago, dumtempe la plej alta monda konstruaĵo, la turdomo John Hancock Center, dumtempe la dua plej alta monda konstruaĵo, same en Ĉikago, kaj la Burĝ Ĥalifa, la nuntempe plej alta monda konstruaĵo, en Dubajo (la arkitekto Adrian Smith dum la konstruo sendependiĝis de la entrepreno Skidmore, Owings & Merrill). Aliaj aparte konataj konstruaĵoj, al kiuj kontribuis la entrepreno, estas la tria turo de la La Ĉina Monda Komerca Centro en Pekino, finita en 2009, kaj la Unumonda Komerca Centro (One World Trade Center) en Novjorko, finita en 2014.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]