Veerabhadran Ramanathan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veerabhadran Ramanathan
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1944 (1944-11-24) (79-jaraĝa)
en Maduraj
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco BaratoUsono • Brita Hindio vd
Alma mater Annamalai University • Barata Instituto de Scienco vd
Profesio
Okupo meteologo • klimatologo vd
Doktoreca konsilisto Robert D. Cess vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Veerabhadran Ramanathan (Tamil: வீரபத்ரன் இராமநாதன்; naskiĝis 1944-11-24 en  Madurai, Barato) estas  oceanografo kaj sciencisto pri klimato. 

Li estas profesoro je la Scripps Institution of Oceanography je la  universitato de Kalifornio, San Diego kaj estras la centron por nuboj, kemio kaj klimato. En la historio de la scienco pri la ŝanĝo de la klimato li transprenis centran rolon, ĉar li jam meze de la 1970-aj jaroj avertis  pri la konsekvencoj de forcejaj gasoj, kiuj antaŭe ne trovis atenton.

Liaj esploroj pri la monda varmiĝo kaj pri la atmosfera bruna nubo prezentas bazajn sciojn pri la tera klimato.

Esploroj[redakti | redakti fonton]

Meze de la 1970-aj jaroj Ramanathan apartenis al la malgranda grupo de tiuj sciencistoj, kiuj avertis pri nur malmulte observitaj forcejaj gasoj de tre malgranda koncentriĝo.[1] En 1981 li klarigis, ke sole la tre forta efiko de la fluorklorkarbonaj hidrogenoj (FCKW) plivarmigos la teran atmosferon ĝis la jaro 2000 je tuta grado, se la eligoj de tiu gaso ne estus draste malpliigitaj. En 1985 li konstatis en sensacia raporto, ke ne malpli ol  30 spuraj gasoj efikas kiel plivarmigaj gasoj, kaj ke la homo jam pliigis forte la koncentrecon de tiuj gasoj kaj daŭre pliigas. Li konstatis, ke sume tiuj gasoj havas preskaŭ la saman varmigan kapablon kiel la karbondioksido, kiu antaŭe estis sole en la fokuso de atento.[2]

Atmosferaj brunaj nuboj super la nordokcidento de Barato kaj Bangladeŝo, observitaj el la kosmo.

Ramanathan kontribuis en pluraj sciencaj regionoj al la esplorado de la tera atmosfero  kaj okupis sin pri la cirkulado de la tera atmosfero. Dum la lastaj jaroj li intense esploris la tersistemsciencon, speciale rilate al la homfarita varmigo kaj rilataj retrokupladoj kaj danĝeraj limoj de diversaj klinigaj elementoj.[3]

Publikaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Membrecoj:[redakti | redakti fonton]

Distingoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Detalaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

  1. Spencer Weart: The Discovery of Global Warming.
  2. Ramanathan, V., et al.: Trace Gas Trends and Their Potential Role in Climate Change.
  3. Will Steffen; Katherine Richardson, Johan Rockström, Sarah E. Cornell, Ingo Fetzer, Elena M. Bennett, Reinette Biggs, Stephen R. Carpenter, Wim de Vries, Cynthia A. de Wit, Carl Folke, Dieter Gerten, Jens Heinke, Georgina M. Mace, Linn M. Persson, Veerabhadran Ramanathan, Belinda Reyers, Sverker Sörlin (Februar 2015). “Planetary boundaries: Guiding human development on a changing planet”, Science (en) (PDF) 347 (6223). doi:10.1126/science.1259855.  Arkivigite je 2019-07-12 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Robert Monroe: UCSD Researchers: Where International Climate Policy Has Failed, Grassroots Efforts Can Succeed; Control of greenhouse agents other than CO2 needs to reach the local level, according to a new Foreign Affairs essay 26.