Adorján Aszalós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adorján Aszalós
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1929 (1929-01-01) (95-jaraĝa)
Ŝtataneco HungarioUsono vd
Profesio
Okupo biofizikisto • kemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adorján Aszalós [asalOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aszalós Adorján estas hungara kemiisto, profesoro, membro (ekstera (1995)) de Hungara Scienca Akademio.

Adorján Aszalós [1] naskiĝis la 19-an de majo 1929 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adorján Aszalós frekventis cistercianan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris kemian diplomon en Teknika Universitato de Budapeŝto en 1951. Post siaj studoj li laboris en uzino pri tartrata acido, poste en esplora instituto pri nutraĵoj. Depost falo de Hungara revolucio de 1956 li migris al Aŭstrio, kie li laboris en uzino pri ameloj. Post duonjaro li estis invitita al Usono, kie li laboris en esplora instituto, sed post jaroj li revenis al Vieno akirinta Ph.D el biokemio en 1962. Reveninta al Usono li pasis jaron en Universitato Rutgers. Ekde 1963 li laboris en instituto, kie li esploris diversajn kemiaĵojn por kuracadi kancerojn. Li apogas ankaŭ la hungarajn esplorojn, krome li ofte invitas junajn hungarajn sciencistojn en la instituton. Li ricevis usonajn premiojn inter 1961 - 1996.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Antitumor Compounds Of Natural Origin (1981)
  • Handbook of Antibiotic Compounds. Volume XIII - Part 3: Microbial Metabolites (1987) - kun alia
  • Modern Analysis of Antibiotics (1986)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.