László Bodi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Bodi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1922 (1922-09-01)
en Budapeŝto
Morto 4-an de septembro 2015 (2015-09-04) (93-jaraĝa)
Lingvoj anglagermanahungara
Ŝtataneco AŭstralioHungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • germanisto • universitata instruisto
vdr

László BODI [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bodi László estis hungara-aŭstraliana literaturhistoriisto, profesoro, membro (ekstera (1995)) de Hungara Scienca Akademio. Lia origina familia nomo estis Bruchsteiner, lia nomo en Aŭstralio estis Leslie Bodi.

László Bodi [1] naskiĝis la 1-an de septembro 1922 en Budapeŝto. Li mortis la 4-an de septembro 2015 en Melburno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Bodi devenis el juda familio. Li frekventis germanlingvajn lernejojn, poste li ne rajtis lerni en universitato, li estis presisto-lernanto. Inter 1943 kaj 1945 li estis trudlaboristo. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1949, li akiris ankaŭ Ph.D. Inter 1950-1957 li estis asistanto en la universitato, sed li laboris ankaŭ en eldonejo. En la jaro 1956 li partoprenis en movado de la popolaj kolegioj. En 1957 li translokiĝis al Aŭstralio, kie ĝis 1960 li instruis en Universitato de Novkastelo, poste li estis docento 2 jarojn en Universitato Monash. Li fondis katedron pri la germanlingva literaturo. En 1987 li pensiuliĝis, poste li estis gastoprofesoro en Vieno, Graz kaj Budapeŝto. Li ricevis 4 nehungarajn premiojn inter 1976-1997.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Tauwetter in Wien

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.