Al Sharpton
Al Sharpton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1954 (69-jaraĝa) en Broklino |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Brooklyn College • Samuel J. Tilden High School |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro • radio-prezentisto • politikisto • homrajta aktivulo • televida prezentisto |
Al SHARPTON (plenanome Alfred Charles SHARPTON Jr. (naskiĝinta la 3-an de oktobro 1954) estas usona aktivulo pri civilaj rajtoj, baptisma pastoro, gastigisto de babilprogramoj en televido kaj radio (ekzemple la propra radioprogramo "Keepin' It Real", kaj la televidaĵo "PoliticsNation" ĉe MSNBC, kaj fidata konsilisto al prezidento Barack Obama. En 2004 li provkandidatis por la prezidenta nomumo de la Demokrata Partio. En 2013, opini-sondado de Zogby Analytics trovis, ke kvarono el la afrik-usonanoj asertas, ke Sharpton parolas por ili.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.