Tomas Jansson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomas Jansson
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1951 (1951-02-18)
Morto 26-an de oktobro 2016 (2016-10-26) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Tomas JANSSON (naskiĝis 18-an de februaro 1951, mortis 26-an de oktobro 2016) estis sveda esperantisto kaj kuracisto (onkologio). Li lernis Esperanton en 1963 kaj en tiu medio li aktivis per administrado de brokanta librovendejo. Li estis estrarano de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo kaj de TEJO.[1]

Li partoprenis en kolektiva verko La arto labori kune per artikolo TYresö - ĝiaj kongreso kaj deklaracio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 846.
  2. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝoj 844-846.