Fergus Riordan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fergus Riordan
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de julio 1997(nun 1997-07-22)
en Hispanio Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 2005– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fergus RIORDAN (naskiĝis la  22-an de julio 1997(nun 1997-07-22), do nun 26-jaraĝa) estas aktoro el familio de irlanda patro kaj skota patrino, kiu naskiĝis en Madrido.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de 7 jaroj li akompanis sian patrinon, ties amikinon kaj la filon de la patrina amikino al aktoriga prezento, kaj sekve havis sian aktoran debuton en la rolo de la knabo Richard en la filmo Fragile ("facile rompebla"), kiu publikiĝis samjare en 2005.[1] Poste li akiris gravan rolon en De mayor quiero ser soldado ("mi volas soldatiĝi", foje prezentita per anglaligva titolo I Want to Be a Soldier) de 2010, kie li prezentas la 10-jaraĝan knabon Alex, kaj en la mallonga filmo El Paraíso. En 2011 li post la filmo El Sueño de Iván ("la sonĝo de Ivano"), kie li portretigas la apogan rolon Morenilla, internacie signife plikonatiĝis per la filmo Ghost Rider: Spirit of Vengeance ("Fantoma Rajdanto: Spirito de Venĝo"), kie li vivigas la ĉefrolon de Danny, laŭ la scenaro 10-jaraĝa filo de la diablo. En 2015 sekvis ĉefrolo en la filmo Don't Grow Up ("ne plenkresku").

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]