Muluja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muluja
rivero
Bazaj informoj
Longeco 520 km
Fluo
Enfluejo Mediteraneo
Geografio
Landoj Maroko
Regionoj Maroko
Map
vdr
Alfluejo de la rivero Mulujo.

MulujoMuluja (Ŭadi Muluja, arabe وادي ملوية) estas 520km-longa rivero en Maroko. Ties elfluo estas en Ĝbel Ajaĉi en Meza Atlaso.[1] Ĝi elfluas en la Mediteranea Maro ĉe Saidia, en nordorienta Maroko je ĉirkaŭ 35° 07′ 22″ Nordo 2° 20′ 12″ Okcidento / 35.1228 °N, 2.3367 °U / 35.1228; -2.3367 (mapo).

La akvonivelo en la rivero ofte fluktuas. La rivero estas uzata por irigacio kaj estas baraĵigita fare de akvobaraĵoj kiuj portas la nomojn de la sinsekvaj reĝoj Hasano la 2-a (supre) kaj de Mohamedo la 5-a (malsupre).

Ĝi estas la ĉefa rivero en Maroko kiu fluas al Mediteraneo kaj la rivero kun plej granda baseno en la tuta lando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. M. Peyron, « ‘Ayyachi, Jbel », Encyclopédie berbère, vol.8, Edisud 1990, p.1200-1204