Marciano Kapela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martianus Capella
(410-420)
"De nuptiis Philologiae et Mercurii" ("Pri la Nuptoj de la filologio kaj Merkuro"), manuskripto de Marciano el la 10-a jarcento, Nacia Biblioteko de Parizo.
"De nuptiis Philologiae et Mercurii" ("Pri la Nuptoj de la filologio kaj Merkuro"), manuskripto de Marciano el la 10-a jarcento, Nacia Biblioteko de Parizo.
Persona informo
Naskonomo Martianus Mineus Felix Capella
Naskiĝo 410
en M'Daourouch, romia provinco en Afriko, nuna Alĝerio
Morto 420
en Kartago, romia provinco en Afriko, Romia regno
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Okcident-Romia Imperio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • muzika teoriisto • filozofo vd
Verkado
Verkoj Pri Nupto de Merkuro kaj Filologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marciano Kapela nome Martianus Minneus Felix Capella estis Latina prozverkisto de fina Antikveco (fl. ĉ. 410-420), unu el plej fruaj pioniroj de la sistemo de sep liberaj artoj kiuj strukturis la komencan mezepokan eduksistemon. Lia sola enciklopedia verko, nome De nuptiis Philologiae et Mercurii ("pri nupto inter Filologio kaj Merkuro", nomata ankaŭ De septem disciplinis "Pri sep fakoj" aŭ Satirikon) estas prilaborita pedagogia alegorio verkita kiel mikso de prozo kaj prilaboritaj aludaj versoj.

Marciano ofte prezentas filozofiajn konceptojn baze sur Novplatonismo, nome la platonisma skolo de filozofio pionirita de Plotino kaj de liaj sekvantoj.[1] Kiel sia preskaŭ-samtempulo Makrobio, kiu ankaŭ produktis ĉefan verkon pri klasika Romia religio, Marciano neniam rekte identigas sian propran religian aliĝon. Multo de lia verko funcias laŭ la formo de dialogo, kaj la vidpunktoj de interparolantoj povis ne reprezenti tiujn de la propra aŭtoro.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Danuta Shanzer, A Philosophical and Literary Commentary on Martianus Capella's De Nuptiis Philologiae et Mercurii Book One (University of California Press, 1986), pp. 14, 136 et passim; Stahl, et al., vol. 1, p. 10.
  2. Stahl kaj Johnson kun Burge, The Quadrivium of Martianus Capella, p. 5ff.; Alan Cameron, The Last Pagans of Rome (Oxford University Press, 2011), p. 265ff. Cameron trovis tre malverŝajna ke nekristano povus partopreni elstare en la publika vivo je tiu malfrua dato.